
"ties ŝiaj amikinoj" -> "tiujn de siaj amikinoj". la vorto "ties" ne estas konvena en tia kunteksto. krome la verbo "uzas" estas transitiva, tiel ke ĝi bezonas akuzativon.

eluzi -> foruzi
uzas *ties *ŝiaj amikinoj. -> uzas tiujn de siaj amikinoj

@Tlustulimu
Mi opinias que "siaj" ne taŭgas, ĉar ekzistas ambiguo: ili povus esti la amikinoj de la edzoj...
@al_ex_an_der
eluzi≠foruzi
eluzi => [fra] user/[eng]wear down/out
foruzi = [fra]épuiser/[eng]exhaust

Mi komprenas "eluzi iun" precipe en la senco de "profiti el liaj servoj aŭ posedaĵoj", sed la vortaroj registran ankaŭ la alian signifon, do mi retiras mian obĵeton.

La PIV diras ke "eluzi" signifas "ĝisfine uzi" / "difekti per longa uzado"

"sia" rilatas al "ili", ne al la ĉefa frazo.

Kelkaj virinoj tiom ŝatas siajn edzojn ke, por ne eluzi ilin, ili uzas tiujn de SIAJ amikinoj.
"Si(a/aj)(n)" resendas al la subjekto de la koncernanta ago. Gramatike tio signifas:
1. Rigardu de "si..." maldekstren!
2. Identigu la unuan verbon, kiun vi trovas!
3. Vi sciu, ke "si..." resendas al la subjekto de tiu verbo!
4. Se tio kongruas kun la reala situacio, ĝoju; vi ne faris gramatikan eraron.

la lasta vorto "siaj" rilatas al "ili", ne al antaŭa frazoparto.

mi ŝanĝas, ar mi ne estas spertulo, sed mi opinias ke tio ne klaras. La unua celo de esperanto devus esti klareco..."ŝiaj" tute klaras...

La maniero de al_ex_an_der estas iomete stranga. Mi ne nur serĉas verbon, se temas pri "sia" aŭ alia poseda pronomo, sed la koncernan subjekton de la frazo. La frazo do enhavas du subjektojn. La unua estas "Kelkaj virinoj" kaj la dua estas ja "ili".

Dankon sacredceltic! Ja vere ĉiam tre rekomendindas enrigardi bonan vortaron. Mi permesas al mi cele al precizeco aldoni detaleton:
La PIV diras ke "eluzi" signifas
1. "ĝisfine uzi" : miajn sagojn mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin*
2. "difekti per longa uzado"
*(do mi komprenas tiel 1. = uzi tiom multe, kiom eblas / maksimimume profiti el )

@sacredceltic Inverse ! Mi estas konvinkita, ke vi estas tre sperta tradukisto. Li afero pri "si" estas simple iom ...malsimpla. Mi kredas, bone: eble Esperanto estas lingvo facile lernebla, ...sed ellernebla eble ...neniam. :)

Neniu lingvo estas ellernebla...

kaj mi nun komprenas ke "ŝiaj" ne taŭgas kaj tiu devus esti "iliaj" kaj tio estus ankaŭ ambigua...
Foje mi konfuzas kun aliaj lingvoj...
Bedaŭrinde ne ekzistas en esperanto poseda pronomo por multenombro posedita de ino. Ŝilia?

Mi povas unue refoje konfirmi al vi, ke en la nuna formo la frazo estas gramatike senerara. Kaj due mi nun komprenas ke "erotike" estas pli ol unu ebleco, kaj sekve tiu frazo estas unu el la tre raraj okazoj, kiam identa frazo kun "iliaj" ankaŭ estas senerara, kaj gramatike kaj rilate al la priskribata reala situacio. Permesu, ke mi prenu tiun juvelon en mian kolekton de instruekzemploj!

>kaj sekve tiu frazo estas unu el la tre raraj okazoj, kiam identa frazo kun "iliaj" ankaŭ estas senerara
Jes, tamen ĝi eble signifus io alia, ĉu ne?

Tamen se temas pri la traduktasko: se mi ĝuste komprenas kaj la franca kaj la germana variaĵo estas ambiguaj. Vi povas nun libere decidi, ĉu fieri pri la precizeco de Esperanto aŭ bedaŭri, ke Esperanto estas tro preciza, por redoni tiun ambiguecon.

>kaj sekve tiu frazo estas unu el la tre raraj okazoj, kiam identa frazo kun "iliaj" ankaŭ estas senerara
Jes, tamen ĝi eble signifus ion alian, ĉu ne?
Jes.
Iliaj = la edzoj de la amikinoj de la propraj edzoj
Siaj = la edzoj de la propraj amikinoj
(Nu eble la koroj decidu kiujn "uzi" :))))) )

(Kompreneble la egaleco-signo estis ne tute taŭga).

Restas la demando: ĉu la ambigueco en la ekzemploj franca kaj germana estas laŭ intenco aŭ kontraŭ intenco?
Eblas konstati, ke laŭ la pensmaniero de tiuj "Kelkaj virinoj", kiel ni trovas ĝin priskribita en la frazo
(Ili ŝatas la edzojn - nu bone, tio povas esti nura ironio, sed ĉiukaze ili ne volas, ke la edzoj estu tro streĉitaj , elĉerpitaj)
estus tre kontraŭlogike se ili, akceptus la penson , ke ja ne ili , sed verŝajne la amikinoj "eluzas" la edzojn, dum tiuj "Kelkaj virinoj" ĝuste por ne eluzi ilin, la edzojn, vizitas aliajn edzojn.
Kion vi opinias pri tio, mia vivosperta kolego?
Ĉu tio ne forte pledas por tio, ke la traduko per "siaj" estas la trafa?

>ĉu la ambigueco en la ekzemploj franca kaj germana estas laŭ intenco aŭ kontraŭ intenco?
En la franca, unue, la ambigueco ne ŝajnas, sed ĝi tamen ekzistas...

>En la franca, unue, la ambigueco ne ŝajnas, sed ĝi tamen >ekzistas...
Dankon, pro la konfirmo. (Sed ni NE diru tion al francoj, ili ja estas certaj: kio ne estas klara kaj preciza ne estas franca. :)))

>Dankon, pro la konfirmo. (Sed ni NE diru tion al francoj, ili ja estas certaj: kio ne estas klara kaj preciza ne estas franca.
Se estas franca, estas pli klara ol angla, sed ne pli ol esperanto. Alie, kio celus esperanto?
Interasa ekzemplo de diferenco inter angla kaj franca :
« sa secrétaire » => indikas ke la sekretario estas ino sed ne indikas la sekso de la estro.
tradukas en
"her secretary" => indikas ke la estro estas ino sed ne indikas la sekso de la sekretario
...
tradukas en
« son secrétaire »
tradukas en
"his secretary"
tradukas en
« sa secrétaire »!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1075038
added by sacredceltic, August 31, 2011
edited by sacredceltic, November 21, 2011
edited by sacredceltic, November 21, 2011