
(eo) Oni atentigis min, ke ne temas pri kolbasetoj, sed pri muelita bovoviando (kion mi preteratentis, ĉar malofte mi tiajn manĝaĵojn manĝis). Tial mi korektis, laŭ modelo de la franca "hambourgeois" (kutima en Kanado) kaj la hispana "hamburguesa", kiuj ambaŭ signifas "Hamburga" (kun subkomprenita substantivo).
Mi opinias, ke la formon "hamburger" oni uzu nur en tiaj lingvoj, en kiaj ekzistas sufikso "er", sed en aliaj oni devas la vorton adapti per ŝanĝo de la sufikso, kiel en la ĵusaj ekzemploj, aŭ per ia malpli laŭvorta traduko. En Esperanto pli plaĉus al vi ia vorto per si mem pli klara, sed mi ne scias, kiun proponi.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #661112
added by fs, September 8, 2011
linked by fs, September 8, 2011
edited by fs, October 4, 2011
linked by danepo, October 4, 2011