
Bonvolu anstataŭigi "kokidon" per "kokidaĵon".
Laŭ PIV-o: (vortaro.net):
kokido: Juna, ne matura virkoko aŭ kokino
kokidaĵo: Viando de kokido

Ho, ne tro rapide kondamnu la kokidon :)
Kokidaĵo certe estas la plej multe uzata kaj preferinda vorto, kiam temas pri manĝaĵo. Tamen sekvante la logikemon ni ne kondamnu tro rapide la "kokidon". Kokidaĵo ĉiam estas kokidaĵo sendepende de la kvanto. Tial "duona kokidaĵo" ne havas sencon aŭ maksimume tiam, se ni komprenas ĝin kiel duonan porcion de iu plado. Kio do estas malbona en tio, mendi duonan kokidon? Eble vi preferos mendi "la viandon de duona kokido" aŭ "la duonon de tio, kio iam estis kokido", sed supozeble ekzistas aliaj, kiuj preferas malpli longan esprimon.

@Hans07
Duonan kokidon kun terpomoj frititaj bonvolu.
Ŝajnas al mi, ke al tiu "bonvolu" mankas konvinka ligo al la antaŭa frazo. Supozeble la kelnero ne bonvolu kokidon, sed bonvolu alporti ĝin. Tial ŝajnas al mi rekomendinde skribi:
Duonan ... mi petas.

@al_ex_an_der
Multan dankon. Vi pravas, ke kokidaĵo vere estas sendependa de la kvanto.
Demando:
Ĉu ĉiuj AĴ-vortoj estas sendependaj de la kvanto?

Dankon pro tiu interesa demando, kiun mi tiel ĝenerale ankoraŭ ne rigardis. Ni esploru tion!

duonan kokon (en aliaj lingvoj temas pri plenkreska virkoko, ne pri kokido)

Mi tradukis la germanan frazon. En germanio ni mendas vere duonan kokidon.
Oni buĉas la kokidojn vere dum ilia junaĝo, antaŭ plenkresko.
bonvolu estas en Krause. Neniu problemo por mi. Sed ĝi mankas en PIV, kial?
Kial ni komplikigas nian lingvon?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Hans07, September 11, 2011
linked by Esperantostern, September 11, 2011
linked by sacredceltic, September 13, 2011
unlinked by martinod, May 9, 2017