
mi pensas ke "alian" estus pli bone ol "plian", ĉu ne ?

Fakte mi dubas. Laŭvorte mi evidente tradukus per "alian". La originala frazo ŝajnas esti la angla. Tradukigante la anglan frazon per la tradukmaŝino de Traduku mi vidis jenajn eblojn por traduki "another": alia/ aliulo/ denova/ refoja/ ankaŭ/ plia/ plua
Nu, mi konscias, ke tio estas nerekta traduko. Tamen mi pli facile povas imagi iun trinkinton petantan plian bieron ol "alian" sen plia specifo.
Laŭ mia scipovo de la franca (ĝi ne estas mia gepatra, sed "bogepatra" lingvo :) la franca "autre" ankaŭ povas havi la sencon de "plia". Eble mi eraras...
Kion opinias aliaj samlingvanoj?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1107997
added by GrizaLeono, September 21, 2011
linked by GrizaLeono, September 21, 2011
linked by nonong, May 29, 2012