
Saluton Gijom!
ĥirurgiisto -> ĥirurgo, aŭ kirurgo

Saluton, Nimfeo!
Dankon pro via rimarko. Tamen, nek ReVo, nek PIV konfirmas ĝin. Kio estas via informfonto?
Amike,
Gijom'

Vi ne bone serĉis en PIV
Se kirurgo signifas "specialisto pri kirurgio", la sufikso -ist- estas superflua.
Estas la sama principo, kiel por fabriko, kiu faras "fabrikejo" redunda, aŭ por emerito, kiu faras "emeritulo" erara. Kiam la radiko mem entenas la sencon de -ejo, -isto, aŭ -ulo, ktp, oni ne aldonu tiujn sufiksojn. Temas pri pleonasmaj esprimoj.
http://vortaro.net/#%C4%A5irurgo
http://vortaro.net/#kirurgo

Ha! Jes, prave. Mi malbone legis. Mi ne estis tre veka, pardonu.
Tamen, min ĝenas la multobligon de radikoj en esperanto. Min ĝenas ke ekzistas kaj « ĥirurg- » kaj « ĥirurgi- ». Tio malsimpligas la lingvon, ĉu ne? Mi pensas, ke la radiko « ĥirurg- » malperindas ĉar ĝi samsignifas kiel « ĥirurgiist- ».
Kion vi opinias?

Kvankam la demando eble ne estis direktita al mi, mi aŭdacas diri, ke kaj "kirurgo" / "ĥirurgo" kaj "kirurgiisto"/ "ĥirurgiisto" estas uzeblaj vortoj. La vortero -ist- laŭ PIV signifas "personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko", do ĉi tie pri kirurgio.
Cetere mi opinias, ke la vortoj kun komenca "k" estas klare pli vaste uzataj kaj ankaŭ pli rekomendindaj, ĉar "ĥ" estas sono malfacile prononcebla por multaj homoj, en kies lingvo ĝi ne estas uzata. (La Vortaro de la Akademio enhavas ambaŭ formojn.)

@aleksandro, ĉu vi same farus pri "domejo" anstataŭ "domo", pri "emeritulo", anstataŭ "emerito", eĉ pri "vekigi" anstataŭ "veki"?
Oni, eble malprave, instruis al mi, ke aplikendas la jena regulo: Se la radiko jam indikas en sia kerna difino "istecon", "ejecon", "ulecon, ktp, la aldona uzado de tiaj sufiksoj igas la vortojn pelonasmaj.
Pri la komenca "k", mi samopinias, kiel vi.
Eble mi ne estas lerta "poet(ist)o", kiel nia amiko Gijom (li verkas tre belajn poeziajn kanzonojn), sed mi daŭre observos tiun regulon, kiun mi konsideras baza, kaj evitas, ke epo diseriĝu en multajn idiomaĵojn.

*pleonasmaj
*diseriĝos

@nimfeo
Pleonasma estus "kirurgisto" (kirurg-ist-o), sed kirurgiisto ja ekestis per kunmeto de "kirurgi-o" kaj "-ist-o".

Dankon, Aleksandro, pri tiuj klarigoj.
Nun mi bone komprenas la diferencon inter kirurgisto (erara) kaj kirurgiisto (ĝusta). La fakto, ke estas proponate kirurgo en PIV iom erarigis min.

Ankaŭ mi ĝojas pro tiuj klarigoj. Kiel ŝatanto de « la bona lingvo », mi emas al la argumentoj kiuj malplinombrigas la esperantajn radikojn.
Cetere mi pli ŝatas konservi la literon Ĥ en esperanto ĉar laŭ mia scio, ĝi ne estas aparte malfacile elparolebla. Mi iam aŭdis, ke kelkaj Francoj deziris forigi ĝin pro malbelsoneco. Tiu argumento malplaĉas al mi. Ĝi estas unukultura takso. Tiu sono ekzistas en multegaj lingvoj malplaĉe al Francaj oreloj.
Tiu ŝajnreformo same kiel tiu, kiu enkondukis la sufikson « -i- » por landnomoj estas laŭ mi kaj maltaŭga kaj perdiga pro sia neklareco: oni ne anstataŭis ĉiujn Ĥ per K (nek ĉiujn « -uj- » per « -i- »), sed oni ekestigis duoblaĵojn al preskaŭ ĉiuj radikoj enhavantaj la literon Ĥ. La rezulto estas nur konfuziga por mi, plinombrigo de la eblecoj, difekto de la unueco de la lingvo. Kaj imagante, ke oni oficiale adoptus la K-on anstataŭe de la Ĥ, la Ĥ restus en malmultegaj vortoj kiaj: eĥo, aŭ oni devus pli profunde ŝanĝi tiujn. Kaj do esperanto estus lingvo en kiu unu litero aperas nur en kelketaj vortoj. Tio ŝajnas al mi fuŝaĵo.
La vera malfacila litero de esperanto estas R, en la senco, ke ĝi estas tiu, kiun multaj landoj ne kapablas (Ĉinujo, ekzemple, vasta lando!). Ĉu ni anstataŭu ĝin per L? D?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1073571
added by Gijom, September 26, 2011
linked by Gijom, September 26, 2011