
*Tago sterkaĵo unu!* - Mi ne komprenas tion. Kion signifas tio?

Tago, sterkajxo unu! Signifas ke poeto diras al tago ke tago estas sterkajxo. Eraro estas manko de komo.

Certe, vi ne estas poeto! Vi devas pli bone ekpensi pri signifo!

Mi konas vortojn pli indaj ol "sterkaĵo", por verki poezie:)
Metu oron en odon, vi havos od-oron. Sed sterkaĵo mis-odoras, ĉu ne?
Povus esti tiel -> Pro misvetero, la poeto diras: "Tago, kia fia ago! Iru for kun la misvetero, kaj revenu sunbrile al la tero!"

♣ Al Dimitrije
Dankon pro via respondo, amiko poeto. Mi ekpensis pri la signifo de "unu", kies gramatika rolo restas por mi nekomprenebla ĉi tie. Ĉu tio estu nedifina artikolo? (Sed tia artikolo ne ekzistas en Esperanto.)
Kiel vi skribas, la signifo estu proksimune "Tago, vi estas sterkaĵo", ĉu ne? Do kial ne skribi tiele aŭ simile.
Aŭ ĉu eble tiel: Tagaĉo, vi foriĝu, revenu kaj beliĝu! (?)
♣ Al nimfeo
Nin surprizas tre agrable
belavoĉe kaj kapable
kun poem-ideo
vi, kara nimfeo.
♣ Odo al vetero-dio
Dio, kia veteraĉo –
ĉie ĝenas neĝokaĉo!
Pluvo plaŭdas dum la nokto,
hajlo falas tra la tago.
Ho vi,frosta vintrotempo,
vere estas damna plago!

Al mi sxatas:
Tagaĉo, vi foriĝu, revenu kaj beliĝu!
bone esprimas deziron de poeto. Eble "unu" estas serbismo, kvankam per tiu vorto poeto dezirus esprimi ke tiu tago estas unike malbela kaj pro tio gxi povus reveni (ie) kaj denove tagigxi!
Dankon por bela interparolo.
Cxion bonan okaze de Novjaro!

Havu tre feliĉan jaron 2014!
Ĉu vi aldonos serban frazon?

Mi ekhavis la ideon, ĉu eble "sterkaĵo unu" povas esti "nura sterkaĵo", tio signifas, ke la tago estas nenio alia krom nur sterkaĵo. (?)

Tiam devus stari: "Tago, sterkaĵo nura! Revenu kaj denove tagiĝu!" - tre bona solvo. Jes, mi aldonis ankau serban frazon kaj poeto kies versoj estas tradukitaj estis mia amiko (Forpasis antaŭ 18 jaroj). On ŝatas alkoholaĵon kaj tiun poemon li verkis verŝajne ebria.

Tamen, mi kaj li apartenas al montenegranoj. Tio nur estas aparta ŝtato kaj registaro asertas ke ili parolas apartan lingvon - montenegran. Sed, tio ne estas nia temo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Dimitrije, October 12, 2011
edited by Dimitrije, October 12, 2011
edited by Dimitrije, December 30, 2013
edited by Dimitrije, December 30, 2013
linked by Dimitrije, December 30, 2013