
devus esti

Ne Pasi > Pasigi
Per la us-formo la frazo esprimas, ke temas pri nur fikcia, ne realigebla ebleco. Ĉu tio vere estas la intenco?

Fakte mi pensas ke estas iel fikcia tempo en la originala fraza senco. Almenaŭ estas konsila frazo por io ankoraŭ neplene realigata.

Jes, tio estas konsilo. Tial
Pasigi la tempon kun sia familio estu lia prioritato.

Ne, ĝi ne estas pure konsila, ĝi estas fakte inter unu nerealaĵo kaj konsilstila. La frazo en Esperanto estas tute bona kiel ĝi estas. Vi rajtas sugesti la vian, se vi bone konas la portugalan.

Ĉu la frazo en Esperanto estas gramatike bona ne dependas de alia lingvo. Tamen vi konvinkis min, ke ĉi tie eblas vidi fikciecon, se la parolanto, estas certa, ke tiu "li" neniam akceptos tempon kun la familio kiel prioritaton.
Amikajn salutojn al vi kaj Brazilo!

Bonvole legu:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...boj/imaga.html
us-formoj estas ankaŭ uzata por mildeco kaj dezir-esprimo. En tiu senco de la frazo, mi vidas fakte inkluzivita "deziro". La afero estas pli ampleksa ol simpla volitivo (u-formo), tamen ne estas plene imagohava.Mi vidas us-formon kiel la plej adekvata.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #914505
added by vekiano, October 15, 2011
linked by vekiano, October 15, 2011
edited by vekiano, November 10, 2011
edited by vekiano, November 10, 2011