
Kion li pensis?
Bezonatas komo antaŭ "dum".

Dankon, pro la sugesto pri komo. Pri la vorto "pensi", ĉu vi plendas pri manko de rekta objekto? Se jes, mi notas ke PIV indikas ke "pensi" estas netrasitiva en la unua difino, kaj nur indikas transitivan uzon en unu ekzemplo, difino 3B.

Mi pensas, tial mi estas. :)

Por mi ne estas facile kompreni, kion signifu ĉi tie "li pensas". Ĉu oni ne ĉiam pensas (se oni ne dormas). Tial mi emas atendi ian ajn plian informon. Sed eble la malkomprenon, kaŭzas nur mia malforteco.

Dejo citas la unuan ekzemplon de PIV, en traduko de Kabe, se mi ĝuste memoras. Aliaj zamenhofaj ekzemploj troviĝas, kiuj simile ne detaligas la subjektojn/objektojn de la pensado. Eble oni konstante pensas (spiras, moviĝetas, ktp), sed oni ne konstante priparolas tion. Ne estas malofte en literaturo anonci la fakton (do, gravecon) de pensado en unu frazo, kaj doni la detalojn en alia frazo. La supra frazo certe ne komunikas la plenan situacio. Sed ĝi donas pli da informo ol multaj frazoj en Tatoeba. El la lekado de la pota interno, ni povas diveni ke la frazo venas el la libro, Winnie la Pu. Kaj ni scias ke Pu ĝenerale ne detale, nek profunde, pensas. Li bezonas iom da tempo ekde la komenco de la pensado ĝis la formiĝo de la unua penso.

Dankon, pro la klarigo.

"Mi pensas, tial mi estas" estas traduko el la franca kaj latina.(Cogito, ergo sum (Je pense, donc je suis)) K.Bein diris "Mi pensas, tial mi ekzistas".
-----------------------
@Alexander, En budhismo unu de la ekzercoj estas malplenigi la menson de ĉiuj pensoj, do oni povas argumenti, ke oni ne ĉiam pensas. Sed la temo interesas min kaj mi trarigardis la libron Sidarto de Hermann Hesse kaj trovis;
"Sed Sidarto pensante promenis tra la arbareto."
"Lante promenante, Sidarto pensis."
Mi agnoskas, ke eble tio ne estas aŭtoritata, ĉar mi mem tradukis la libron. Aliflanke, neniu ĝis nun plendis pri tiuj frazoj. ☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Koninda, October 25, 2011
edited by Koninda, October 21, 2013
linked by al_ex_an_der, March 6, 2014