
danĝere

Ni povas diris
"supreniri sur monton" aŭ "supreniri al montopinto"

aŭ "supreniri al monto". Monto kaj montopinto ne samas...

Imagu maron, altan ebenaĵon (1000 metrojn alta) kaj sur tiu ebeno monton (kiu estas 2000 metrojn pli alta ol la ebenaĵo). Vi staris ĉe la bordo de la maro kaj nun vi supreniras sur la ebenaĵon kaj al la punkto, kie estas la komenco de la deklivo de la monto. Vi povas diri, ke vi supreniras al la monto. Se tio estos farita, vi estos en alteco de 1000 metroj. La supro de la monto (aŭ la montopinto) estas 3000 metrojn alta. Jen diferenco.
Simile estas diferenco, ĉu mi diras
(1) "Mi supreniras al la domo." (kiu estas sur monto aŭ en alia pli alta loko)
aŭ
(2) "Mi supreniras sur la domon."
Post (1) mi atingis la domon, sed ne ties tegmenton.
Post (2) mi staras sur la tegmento de la domo.

Jes, pro la fakto ke oni skribas "danĝere dum pluva tago" estas laŭ mi klare, ke temas pri suprenirado sur la monto, kaj ne al la monto.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1250971
added by alekso, November 24, 2011
linked by alekso, November 24, 2011
edited by alekso, August 24, 2014
linked by PaulP, September 7, 2014
linked by PaulP, September 10, 2014
edited by alekso, September 10, 2014
edited by alekso, September 10, 2014