
Laŭ la germana: "ankaŭ" antaŭ "manĝaĵon"

Jes, vi pravas, sed ĉu la traduko devas esti laŭlitera? La rekomendo estas tute alia, nome, "ne traduku laŭlitere". La frazo "Li donis al mi ankaŭ manĝaĵon kaj monon." sonas strange en esperanto, almenaŭ por miaj oreloj. Rimarku ke ankaŭ la angla traduko ne tute sekvas la ordon de la germana.

Vi pravas, Ismael. Traduko ne estu laŭlitera. Tamen laŭeble vera.
Inter: "Li donis al mi ankaŭ manĝaĵon kaj monon." V1
kaj: "Li donis al mi manĝaĵon kaj ankaŭ monon." V2
estas evidenta diferenco.
Kio estas tio, kion li donis?
V1: io nomita en antaŭa frazo + manĝaĵo + mono
V2: manĝaĵo + mono
Diferenco: tio nomita en antaŭa frazo

Pri la angla frazo necesas demandi denaskan anglalingvanon.
Se vi petus min pri hipotezo, mi dirus:
"food and money as well" = "ankaŭ manĝaĵojn kaj monon"
"food, and money as well" = "manĝaĵojn kaj ankaŭ monon"

Ismael_avila tradukis la germana frazo. Pro tio la aliaj ne interesas.
Mi konsentas pri V1 de Alex kiel ĝusta traduko.
Ĉar: Li donis ankaŭ manĝaĵojn KAJ monon. -> Ne nur monon, sed ankaŭ manĝaĵon.
"kaj ... kaj" (sowohl ... als auch) aperas al mi kiel troa.

La ŝipo dronis, sed mi sukcesis atingi la bordon kaj finfine la vilaĝon. Feliĉe jam estis malhele; mi ja estis preskaŭ tute nuda. Sen diri multajn vortojn Tim donis al mi pantalonon kaj ĉemizon. Li donis al mi ankaŭ manĝaĵon kaj monon. Tion mi neniam forgesos.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #797879
added by ismael_avila, November 26, 2011
linked by ismael_avila, November 26, 2011
edited by ismael_avila, November 26, 2011
linked by marcelostockle, March 16, 2012
linked by PaulP, February 25, 2017