
ŝi imagas hororajn aferoj → ŝi imagas hororajn aferojn

"horora" por komencanto estas malfacile komprenebla kaj konfuza vorto por komencanto... Ĉu la eco esti ora dum horo?
Jen tio, kion http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_H diras:
horor·o → (laŭ la kunteksto kaj la intencata signifo oni povas uzi unu el ĉi tiuj vortoj aŭ kombinon de ili) tim·eg·o, terur·o, abomen·o

Unu el la respondeculoj kaj ĉefaj kontribuantoj de bonalingvo.org, nome Anna Lowenstein, uzas en sia romano "La Ŝtona Urbo" naŭoble "hororo" kaj trioble "horora".

Jes Alexander, pri tio vi pravas. Mi sendis niajn rimarkojn al ŝia edzo, kiu plusendis ilin al ŝi. Mi memoras la diskutojn en la forumo... Ŝia propono estas oficialigo de "horor", ĉar la anstataŭigaj vortoj, kiujn proponis la forumo, ne tute kontentigas ŝin. Ŝi provas klarigi, kial tiuj vortoj estas ne tute kontentigaj, sed sincerdire tiaj detaloj ne tre konvinkas min.

Kara GrizaLeono, mi kredas, ke literaturajn tekstojn oni prefere ne fasonu per ĝardena tondilo. Verkistoj havu la liberecon, kiun ili bezonas. Ĝin ili fideble kaj verŝajne uzos ĝustamezure, ĉar ili dependas de tio, ke iliaj tekstoj estas bone legeblaj kaj kompreneblaj.

Kara Alexander, mi timas, ke vi iom tro fidas la emon de aŭtoroj, uzi la lingvon ĝustamezure. Iuj intence uzas nenecesajn novajn vortojn, dum aliaj simple uzas radikojn el sia gepatra lingvo kaj aldonas Esperantecan finaĵon anstataŭ kunmeti vortojn laŭ la reguloj, kiujn Zamenhof proponis.

Sed ĉu per tio ili iĝos sukcesas aŭtoroj? Supozeble ne. Finfine ili punas sin mem.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, November 27, 2011
edited by al_ex_an_der, June 26, 2012
linked by Rovo, December 28, 2012
linked by Rovo, December 28, 2012