
Mia modesta porcio da lingvosento pledas por:
Mi opinias, ke vi naĝu / devas naĝi.

Mi opinias, ke mi pravigu vin. :)
Mi do ŝanĝis la verbon.
Kial do la franca frazo uzas la kondiĉan formon? Supozeble iu aŭ io malebligas la naĝadon...
La signifon angla "should" mi verŝajne neniam ĝuste komprenos (kaj ĝi bedaŭrinde ne estas la sola angla vorto, kiun mi neniam komprenis/as/os...)

En la franca, la « subjonctif » taŭgas se temas pri hipotezo.
Ĉi tie, fakte, se mi opinias pri io ke ne jam okazis (vi naĝas), ja temas pri hipotezo.
=> Il faut que vous nagiez (subjunktivo)
Sed temas ankaŭ pri ĝentileco, ĉar tiu frazon estas konsilo, ne komando.
Kaj la ĝentileco, en la franca, ne estas eldirita per [eng]"please"/[deu]"bitte" sed per kondiĉa modo, por signifi ke tio estas konsilo, sed la persono ne devas sekvi ĝin...(ankaŭ la angla kaj la germana uzas tion modo, sed malpli ol la franca. Ekz: Would you like some tea? / Möchten Sie etwas tee...)
Do, la kondiĉa modo superas la subjunktiva, ĉar la ĝentileco superas la hipotezo...

@ Sacredceltic: Dankon pro via klarigo.
Oni povas supozi, ke estas subkomprenitaj frazo aŭ vortoj. Jen provo trovi ilin: "Mi opinias, ke [estus bonfartige, se] vi naĝus."
Se al_ex_an_der konsentos, mi ŝanĝos la imperativon en kondicionalon. Wie sagt man das auf Deutsch?

Aliflanke, oni povus elpensi jenan klarigon: "Mi opinias, ke vi naĝu [por bonfarti]."
Verŝajne troveblas ekzemplajn frazojn en http://tekstaro.com
Por trovi ilin necesas regi la serĉmaŝinon.

Pri la serĉmaŝino ĉe tekstaro.com oni povas legi ĉe http://tekstaro.com/tekstaro.html#specialajsignoj
Ne estas simple...
Serĉinte per la serĉtermino
s, ke .i devus
mi trovis plurajn trafojn.
La serĉtermino
s, ke .i iru
liveras pli multajn trafojn.
Necesus pristudi la serĉilon por bone uzi ĝin....

Estas interese legi vian korespondadon. Ja temas preskau pri scienca seminario en kompara lingvistiko (kaj mi diras tion SEN ironio). Kio koncernas mian rilaton al Esperanto: mi principe strebas kompreni kaj klarigi la lingvajn fenomenojn en ĝi per Esperanto mem, kaj klopodas laŭeble liberiĝi de influoj de aliaj lingvoj (kio certe ne ĉiam tute eblas. Dum konteksto ne enhavas koncernan kondiĉon, mi vidas en tia situacio imperativon (sendepende de tio, ĉu ĝin elparolas ekz. tiu kiu opinias aŭ iu alia nenomita aŭ ia cirkonstanco). Ne malmultaj enportis en Esperanto la kutimon apliki -us ankaŭ por esprimi ĝentilecon, kaj eĉ gravaj vortaroj kaj gramatikoj jam registris tiun uzon. Tamen mi pledas energie kontraŭ tio. Zamenhof konstruis sian lingvon sur la principo, ke unu gramatika finaĵo reprezentu unu difinitan signifon, sen tio Esperanto perdus gravan parton de sia plifacileco kompare kun aliaj lingvoj. Kvankam laŭ mi temas pri principo, kion kontraŭaj ekzemploj ne senvalidigu, mi sekvis la konsilon de Griza Leono kaj traserĉis la Tekstaron de Esperanto. Koncedante, ke mi ne povas esti tute certa, ke inter 533 trovaĵoj mi pretervidis ion, mi ne trovis kompareblan ekzemplon en la Tekstaro.

Saluton, Griza Leono, mi vidas, ke ni serĉis samtempe :D.
Vi estas, ja vera specialisto; do mi malsekretigu al vi, ĉion, por ke mi ne havu ŝancon blufi! Mi limigis la serĉon al "\Bas, ke vi \b", do ne serĉis same amplekse kiel vi. ("Restu taskoj por doktoriĝo." ;-) )

Kompreneble mi ne kalkulis ekzemplojn, en kiuj ja aperas -us*, sed kiuj tamen ne estas komparebla kun la supra situacio.
*kiel ekzemple ĉi tie:
>Sed ni ne pensas, ke vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al vi.”<
El kio eblas konkludi: se ili pensus, ke li povus ĝin fari, ili dirus: "faru ĝin, ni konsilas ĝin al vi". Bela ekzemplo!

Tamen mi penis kompreni la esperantan frazon sen vidi la aliajn, eble pli bone estus: Mi opinias, ke vi devu naĝi.

@Grizaleono (kaj aliaj)
ankaŭ en Tatoebao ekzistas specialajsignoj por serĉi http://sphinxsearch.com/docs/2....ed-syntax.html
ne pli facilas, mi opinias...

Aŭ: Miaopinie, mi konsilas, ke vi naĝu.
Miaopinie bonas, ke vi naĝu.

@ Pjer
Mi ne komprenas "devu". Ĉu "devi devi"?
Se fiŝo devas naĝi [por mem resti sana - au por garantii la sanon de la manĝinto], ĝi simple "naĝu"...
La vorto "devu" estas por mi iom kapturna. :)

@ al_ex_an_der
Sukceson en la defendo de via doktoriga tezo!
Vi do baldaŭ ŝanĝu vian nomon en dr_al_ex_an_der
:)

>La vorto "devu" estas por mi iom kapturna.<
Kun kio mi plene konsentas... kaj kompreneble mi ne deziras, ke vi ricevu finfine kapdoloron pro kapturnaj pensoj.... kaj se vi havus kapdolorojn mi tre bedaŭrus tion, Griza Ĝangalestro.

@GrizaLeono
Okazas kolizio, miskonformigo, inter Opinii kaj la u-frazeto. Se estus "Mi konsilas (anstataŭ opinias), ke vi naĝu",estus bone. Pro tio mi proponis al vi meti "miaopinie" anstataŭ "mi opinias"; Eble "Miaopinie vi naĝu" povus sufiĉi. Tamen, kiel rimarkigis Sacredceltic, mankus tamen la ĝentileco, kiun prezentas la angla kaj franca frazoj danke al la us-formo. Pro tio mi proponis aldoni "bonas" aŭ Mi opinias bone, dezirinde,ke vi naĝu. Laŭ mi tiu frazo bezonas aldonaĵon.

@pjer Estas vero en tio; se oni volas esti gxentila, necesas trovi iun taugan vojon por esprimi tion. Ĉi-rilate mi ĝis nun ne vidis problemon, ĉar mi perceptas la uzon de "opinii" jam kiel signon de ĝentileco. Sed evidente diversaj homoj, nacioj ,kulturoj povas havi tre diversajn sentojn kaj ideojn pri tio, kio estas ĝentile aŭ ne.

Kaj gravas ankaŭ al kiu mi parolas. Parolante al proksima amiko, oni ofte uzas malpli da (vortaj) signoj de ĝentileco ol parolante al ne tiom proksima persono (aŭ ĉu mi eraras?). Iom paradokse unuavide. Nu, esti sincera ankaŭ estas vojo montri sian respekton - eblas diri, ĉu ne?

@ Sacredceltic
Dankon pro la sendo de la adreso.
Efektive, la serĉado ĉe Tatoeba estas same malfacila...
@ ĉiuj:
Ĉe Tatoeba estas frazoj, kiaj "Se mi estus en via pozicio, mi farus tion".
Oni iel povus konsideri "mi opinias" kiel la kondiĉan subfrazon en tiu ekzemplo.

Mi pripensas maladopton de tiu frazo...
Fakte mi simple tradukis la francan frazon laŭ mia kompreno (vi sciu, ke la franca estas ne mia gepatra, sed mia bogepatra lingvo :)
Kompreneble, kiel flandro, mi estas influata de mia gepatra lingvo. Ankaŭ flandroj uzas la us-formon en tia kazo.
Mi ne kapablas konjekti la ĝustan kuntekston. Eble tiun frazon pronconcis drinkemulo ĵus manĝinta fiŝaĵon. :)

la kunteksto estas konsilo. Ekzemple, al iu kiu devas iri ien (naĝi, aŭ piediri aŭ veturi) aŭ iu kiu devas perdi pezo...

@Grizal. "Mi opinias, ke vi naĝu" mi tradukas france:
"Je pense que vous devez nager" ou: "Je suis d'avis qu'il faut que vous nagiez".
Do tio ne tradukas: "Je pense que vous devriez nager", kiu similas al:"Selon moi cela vous serait profitable de nager" aŭ:"Je pense que ce serait bon pour vous de nager" aŭ "... il serait bon que vous nagiez".
Do mi proponas al vi ŝanĝi al:"miaopinie estus bone (por vi), ke vi naĝu" aŭ pli proksime al la via:"mi opinias bone por vi, ke vi naĝu".
Vi kaj Al_ex reagis al "devu", kiun mi proponis. Fakte la nocio "devi" entenatas en "u", sed la nocio ligita al "opini + us" eble oni povas esprimi per "konsilas", kiel ŝajne sugestas Sacredceltic. Do ankaŭ: "Mi konsilas, ke vi naĝu" povus taŭgi kvankam ĝi iom malproksimiĝas de la aliaj.

@pjer
Grizaleono maladoptis la frazon, do vi povas adopti kaj meme ŝangi ĝin.
Laŭ mi, vi pravas kaj "miaopinie estus bone (por vi), ke vi naĝu" estus la plej proksima al la franca.

@sacredceltic Tute hazarde mi ĵus venis en ĉi retejon kaj tute malice mi konsilas repripenson. En la proponita "miaopinie estus bone (por vi), ke vi naĝu" ambaŭ frazopartoj gramatike malkongruas. Al la uzo de "estus" en la ĉefa frazo "Miaopinie estus bone" respondas subfrazo, kiu tekstas "se vi naĝus." Tiam temas pri situacio kun fikcia kondiĉo, kie -us "ĝuas sian hejmrajton". Tamen oni atentu, ke tia frazo komprenigas, ke "mi" ne kredas, ke "vi" (vere) faros tion. Se laŭ vi tio estas pli proksima al la frazoj en la franca /angla ol la konsilo per "naĝu", bonvolu uzu ĝin.

Fakte Al_ex_an_der, mi hezitis inter "estus" kaj "estos", ĉar mi volis gardi la "u"(kiu esprimas la devon), kiel diris Sacredceltic ĉi tie estas konsilo, do oni esperas, oni bondeziras ke li naĝos. Do "Estus bone, se vi naĝus"kiun oni tradukas per: "ce serait bien, si vous nagiez" ne taŭgas. Mi opinias ke oni ne nepre devas uzi "us" sen "se".Ekzemple: Ĉu mi povus ricevi akvon? Por fari ĝentilan demandon, ĉi tie estas ĝentil konsilo, do mi lasas "us".
Amike.

Mi vidas kaj respektas, ke vi tre zorge pripensadas, kiel traduki plej bone. Pri unu afero vi tamen ne konvinkas min. Ekzistas pluraj esprimeblecoj, el kiuj oni povas elekti. Al ili ne apartenas tia kombino de -us + -u. (Ankaŭ mi emas esti almenaŭ iomete ĝentila; tial mi skribis "kombino", ne "misedziĝo de strukuroj malkongruaj"). Cetere mi ĝojos se ni iam proksimiĝos en niaj juĝoj pri tio, kie trovi ekvilibron inter la strebo, fidele redoni la tradukindan tekston, kaj la kontentigo de la internaj lingvaj kaj stilaj postuloj de la celolingvo, de ĝia memstara "spirito" (kiel dirus Zamenhof).
Amike kaj optimisme
Alex

@AL_ex_an_der: Ĉu estus pli kongrua laŭ vi:"... estos bone, ke vi naĝu?
Mi bonvolas ŝanĝi tiele, eĉ se mi nature preferus "us"!

Bonan matenon, Pjer! Dum du tagoj mi estos sen komputilo kaj do eĉ sen Tatoeba :))) Verŝajne mi tamen kunportas en mia cerbo tiun sintaksan problemeton, sed mi espereble ne sonĝos pri ĝi. :D Havu agrablan semajnfinon ankaŭ vi kaj ĉiu!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1140452
added by GrizaLeono, November 29, 2011
linked by GrizaLeono, November 29, 2011
edited by GrizaLeono, November 29, 2011
edited by pjer, December 2, 2011
edited by pjer, December 2, 2011