
infektiĝa --> infekta (la radiko "infekt" estas transitiva)
Laŭ http://vortaro.net/#infekta "infekta = Kapabla transigi ĝermojn de malsano"

Laŭ PIV "infekti" havas relative specifan medicinan signifon (transigi malsanigajn mikrobojn).
Mi emas supozi, ke "kontaĝi" (komuniki malsanon per senpera aŭ pera kontakto inter du vivuloj) taŭgas pli en tiu frazo (almenaŭ laŭ PIV). Aliaflanke ŝajnas al mi, ke "infekti" estas ĝenerale pli ofte uzata inter esperantistoj ol "kontaĝi" kaj la koncernajn difinojn de PIV malmultaj konas kaj konsideras. Kion vi opinias pri ĉio ĉi?

Mi kredas, ke en tiu ĉi frazo "kontaĝi" estas pli bona. Tomo povas kontaĝi Manjon, sed estas la mikroboj de Tomo, kiuj infektas ŝin, ĉu ne?

La radiko "kontaĝ" estas neoficiala, kvankam oni povus konsideri ĝin fakvorta.
Laŭ http://uea.org/vikio/Ssv:_K (kiu ja ne estas la Biblio, nek la Korano):
kontaĝ·i → infekt·i, trans·don·i mal·san·o·n

Kvankam laŭ la difinoj de PIV "kontaĝi" estas la trafa vorto, konstateblas, ke en la praktiko oni tre ofte uzas "infekti" kun tiu signifo. Pro tio mi realigos la ŝanĝon proponitan de GrizaLeono.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1291195
added by sigfrido, December 10, 2011
linked by sigfrido, December 10, 2011
linked by autuno, May 15, 2015
linked by PaulP, September 8, 2015
edited by al_ex_an_der, September 28, 2015
linked by PaulP, September 28, 2015
linked by PaulP, January 6, 2019