
apartstaranta - kvar konsonantoj unu post la alia estas ne laŭ ĉies gusto. Bonvole permesu al mi pledi kiel advokato defendanta "aparte staranta".

Por komplezi al "apartisto" :)
Ĉu vi ne havas tiajn vortojn en via lingvo? Jen "bongusta" nederlanda vorto: Herfststronk aŭ Kerststronk (ofte surtabligata dum Krsitnaskaj festoj :)

Vi estas tre komplezema kaj ĝentila. Tio eble infektas. Mi do rapidas kompleze diri, ke Herfststronk estas certe ne plu langogimnastikiga ol la ĉeĥaj "Strč prst skrz krk!" (Ŝovu fingron en la kolon!) kaj "Tři sta třicet tři stříbrných stříkaček stříkalo přes tři sta třicet tři stříbrných střech." (kie temas pri 333 arĝentaj akvoŝprucigiloj kiuj ŝpruĉigas trans 333 arĝentaj tegmentoj).

Unuavide tiuj ĉeĥaj vortoj estas ege pli teruraj ol la nederlanda "De koetsier van de postkoets poetst de postkoets met postkoetspoets" aŭ la franca "Un chasseur sachant chasser sans son chien de chasse est un bon chasseur", kiujn oni dek fojojn rapide prononcu por certe sukcesi ... erari.
La malfacilaĵo kuŝas precipe en la sinsekvo de malmolaj kaj molaj konsonantoj, por kiuj la prononcantoj devas transŝalti ion en sia prononca sistemo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #617681
added by GrizaLeono, December 14, 2011
linked by GrizaLeono, December 14, 2011
linked by kolonjano, December 14, 2011
edited by GrizaLeono, December 14, 2011
linked by martinod, February 17, 2012
linked by martinod, February 17, 2012