
Kvankam "-duoksido" ŝajnas al mi pli komprenebla vorto, PIV mencias nur "dikoksidojn".
Mi eble lanĉu diskuton pri tio en la listo "la bona lingvo".

La kvanto de, ĉu ne?

Hmm. Mi tamen vidas multajn "kvanto da" en tekstaro.com, interalie en "Lingvaj respondoj", kiujn mi devos relegi poste, ĉar nun mia komputilo iom obstinas...
Eble Zamenhof tie diras, ke oni ne uzu "kvanto da".

Estas baza diferenco inter „kvanto da”, kiu estas sinonimo de „iom da”, kaj „LA kvanto de”. Tie temas pri difinita kvanto, ne pri iom.

Ha! Nun mi memoras la aferon. Kvankam Z. diras "... ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom ..."
Ĉi tie ne temas pri "da la", sed pri "la kvanto da/de". Tamen la aliaj kongruoj kun " kvanto d" montras, ke plej ofte oni uzas "de", se la kvanta vorto estas difinita. Tial mi ŝanĝis la frazon.
Nur nun mi rimarkas, ke mi faris ŝanĝon en frazo, kiu ne apartenas al mi. Se Aleksander ne volas tion, mi kompreneble denove ŝanĝos la frazon.

Do, kara Paŭl, laŭ vi oni skribu:
"La granda kvanto de karbonduoksido" kaj "Granda kvanto da karbonduoksido".
Mi daŭre trovas tion ne facile komprenebla kompliko.
Certe oni ne diru "kvanto dA la karbodioksido". Pri tio ni sendube konsentas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, December 19, 2011
edited by al_ex_an_der, December 19, 2011
edited by GrizaLeono, August 28, 2018
edited by PaulP, October 8, 2018