
Mi emas uzi la vorton "klimatŝanĝiĝo", same kiel vi - miaopinie prave - uzas la vorton "varmiĝo" poste en la frazo.

Guglo montras 13600 trafojn por "klimata ŝanĝo", dum nur 1420 por "klimatŝanĝiĝo".
Mi ja scias, ke la klimato ŝanĝas ion en la naturo kaj en nia vivo, sed miaopinie ĉi tie temas pri ŝanĝiĝo de la klimato pro homaj agadoj.
Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne povas vidi, kiel la pria komitato de UN nomas sin en Esperanto...
Ĉu ni iom paciencu? Mi serĉis per Guglo:
"Komitato pri KlimatŜanĝiĝo": 2140 trafoj
"Komitato pri Klimata Ŝanĝo": 5 trafoj
En antaŭa rimarkigo mi diris, ke vi miaopinie skribas "varmiĝo". Mi devintus aldoni: anstataŭ "varmigo"

Interese. Mi fakte konscie uzis "ŝanĝo" por montri, ke la homo ŝanĝis la klimaton kaj ankaŭ ĉar Vikipedio kaj aliaj gravaj retejoj uzas ĝin, supozeble pro la sama kialo.
Laŭ via argumentado mi do aŭ ankaŭ uzu varmigo aŭ ambaŭfoje iĝovorton, ĉu ne? Nu, mi supozas, ke en tiu kunteksto apenaŭ estas strikte postulebla nepra diferencigo inter igo- kaj iĝovortoj. Eblas prezenti ambaŭ fenomenojn kaj
("iĝece"), kiel procezon kondukantan al rezulto sen akcentado de la kaŭzoj kaj
("igece"), kiel agon/procezon kun subkomprenataj kaŭz(ant)oj (sendepende de tio ĉu homaj aŭ ne).
Ĉu ne povas esti, ke ne vere gravas, ĉu oni diras varmo aŭ varmiĝo, ĉar ĉefe gravas, ke poste estos pli varme ol antaŭe? Kaj ĉu estas grava diferenco inter "hieraŭ okazis multaj naskoj" kaj "hieraŭ okazis multaj naskiĝoj"? Mi kredas, ke ne. Ambaŭ frazoj informas, ke hodiaŭ estas pli da infanoj (precize dirite: eksterventre vivantaj infanoj) ol antaŭhieraŭ. La diferenco inter nasko kaj naskiĝo estas nuanco, kiu uzeblas por direkti la atenton iom pli al la infano aŭ iom pli al la patrino. Tamen ofte tia akcentado ne estas dezirata aŭ necesa.

La frazo "..., ke la plej granda parto de la varmiĝo observata dum la lastaj kvindek jaroj estas atribuebla al homaj agadoj." ŝajnas al mi ĝusta. Mi ne ŝanĝus ĝin.
Fakte (ĉiam aŭ almenaŭ ofte) estas du flankoj ĉe ago. Se temas pri nasko, ne estas dubo, ke la patrino naskas, kaj la infano naskiĝas.s (pro la vitrodoma efiko de CO2 kaj CH4, kaj certe ankaŭ pro la detruo de la CO2-sorbantoj)
Se ekzemple temas pri puno: iu punas, alia puniĝas. Ĉu ni nomu la agon "puno" aŭ "puniĝo" dependas de tiu, pri kiu precize temas. Eble tio ne ĉiam estas tre klara, kaj tial oni ne tre atentas la diferencon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, December 30, 2011
edited by al_ex_an_der, December 30, 2011
edited by al_ex_an_der, December 30, 2011
linked by al_ex_an_der, December 30, 2011
edited by al_ex_an_der, December 30, 2011
edited by al_ex_an_der, December 30, 2011
edited by al_ex_an_der, December 31, 2011