
Mi ne estas certa pri tio. Certa estas tio: "negro" estas "sinonimo" de "nigrulo". (PIV)
Mi trovis jenan klarigon pri la ofenda karaktero de la angla vorto "nigger". Oni skribas interalie, ke nigger ekestis per transformado de la
"neutrala vorto 'negro'".
Nigger was an informal slang term used by slave owners, in reference to their slaves. I don't think it was necessarily "coined" by anyone, but it was adopted by slave owners.
"It derived from the neutral verb, "negro", which means black. Slave owners took the word, changed it into "nigger", and used the word to refer to their slaves because they didn't want to dignify them with a real name." --> http://www.fanpop.com/clubs/deb...igger-bad-word
Cetere mi mem uzas ne "negro", sed "nigrulo" (se entute la koloro de la haŭto iam ŝajnas al mi menciinda — iam la politika kunteksto povas necesigi tian mencion, ekzemple kiam temas pri diskriminacio). Tamen mi ĝis nun ne scias respondon al la demando: Ĉu en Esperanto "negro" simple estas nenecesa vorto (apud la samsignifa "nigrulo") aŭ ĉu ĝi enhavas ofendan nuancon?

Mi aldonis al angla frazo tiun tradukon kun "enkonstruita klarigo":
La angla vorto "nigger" estas ofenda vorto. ---> [#2897177]
sacredceltic komentis francan tradukon. ---> [#800192]

Mi simple tradukis frazon. Ankaŭ mi ne estas certa pri tio, ĉu ĝi estas vera.
En la nederlanda oni ŝajne ne plu uzas la vorton "neger", kiu estis tre ĝenerale uzita en mia junaĝo, sed kiu miascie neniel estis ofendo. Nun oni ĝenerale diras "zwarte" (nigrulo).
En mia junaĝo, dum la milito, la vorto "zwarte" signifis belgon, kiu kunlaboris kun la germanoj.

Interesa demando: ĉu "nigger" tradukeblas/indas/endas per "nigrulaĉo", "negraĉo"?

+1 nigrulaĉo

+1 nigrulaĉo (ankaŭ mi ŝatas tiun proponon)

Mi opinias, ke precipe la "negristoj" ofendindas.
(Vidu http://vortaro.net/#negristo )

??? Negristo ne havas sencon...

Al ĉiuj: Dankon, mi adaptis la vorton "nigrulaĉo"
Al El_mas_capo: Laŭ PIV ĝi havas jenan sencon:
Tiu, kiu faradis sklavkomercon pri negroj.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #800192
added by GrizaLeono, December 31, 2011
linked by GrizaLeono, December 31, 2011
linked by al_ex_an_der, December 2, 2013
edited by GrizaLeono, December 3, 2013
edited by GrizaLeono, December 3, 2013
linked by PaulP, October 10, 2015