
Mi ŝuldas unu al vi?
En la franca temas ne pri abstrakta ŝuldo, sed pri ekzakta kvanto de ne menciita (ĉar jam konata) aĵo.

Vi pravas. Tamen "Mi ŝuldas unu al vi" ŝajnas al mi iom stranga frazo, eble ĉar ne videblas akuzativo, aŭ ĉar ne klaras, pri kio temas. Eble temas pri glaso da biero...
Nu, mi jam metis "unu", eble ni poste malkovros pri kio temas.
Kion vi opinias pri "Mi ŝultas al vi ion"?

Kial malprecizigi? La tradukita frazo diras unu, kaj ne du. Sed mi ŝatas la verbon ŝulti ;-)

Hm! Fakte mi malŝatas nenecesajn neologismojn... Mi ŝuldas pri la tajperaro, sed mi ne scias, kiom mi ŝuldas.

Saluton, Leono. Kelkaj frazoj de Tatoeba ne redonas kompletan ideon kaj ankaŭ klariga kunteksto mankas. La supra frazo igas nin scii (nur), ke temas pri unu da io, kaj transdonas al la fantazio de la leganto la taskon imagi ion konvenan. Nu, mi vidis jam ekzemplojn, kiuj estas multe pli nekompletaj kaj malklaraj. Kompreneble tradukanto ne inventu kaj aldonu pli da informoj. Restas nur rekomendi por estontaj frazoj, ke oni ne ŝparu vortojn, aldonu eble ankaŭ antaŭ- kaj/aŭ postfrazon kaj entute klopodu formi laŭeble klarajn frazojn, enhave kaj lingve. Verŝajne ni ĉiuj jam spertis, ke tio estas avantaĝo ne nur por legantoj kaj lingvolernantoj, sed ankaŭ por (ni) tradukantoj.

Jes, kara Alexander, ni ĉiuj jam spertis ion tian.
Ĉi-kaze la franca frazo uzas la vorton "une", do temas pri "ina" vorto. Cetere restas nur eblo konjekti :(
Se ni volas traduki frazojn, en kiuj estas neniom aŭ nur malmulte da malklaro, ni traduku plenajn tekstojn, eble kompletajn librojn. Tio ne eblas ĉe Tatoeba.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1326614
added by GrizaLeono, January 5, 2012
linked by GrizaLeono, January 5, 2012
edited by GrizaLeono, March 6, 2012
linked by martinod, March 6, 2012
linked by martinod, March 6, 2012