
Saluton kaj bonvenon ĉe Tatoeba, kara Patkajsand.
Parenteze, Tatoeba ŝatas legi pri viaj lingvaj scipovoj en via "profilo". Tiun vi povas facile atingi, klakante sur vian nomon super via frazo.
Pri la frazo mi havas jenan rimarkigon:
La vortordo en Esperanto estas tre libera, sed ne absolute libera. Ni ĉiuj scias, ke la artikolo estu antaŭ la substantivo, ke prepozicio estu antaŭ la koncernata vorto, k.t.p.
Mi proponas "Multaj geamikoj venis por adiaŭi min.".

... kvankam estas frazo de Zamenhof en "La revizoro":
"... kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min... " Supozeble sekvintus infinitivo anstataŭ la punktoj.
Kion opinias "hazarda preterpasanto" pri tiu vortordo?
Jen ekzemplo, pri kiu ni povas diskuti: "La instruisto vidis knabon bati knabinon", en kiu la vortordo miaopinie certe NE estas libera. Ĉu ni malakceptu tiajn infinitivajn subfrazojn, kaj prefere diru "La instruisto vidis, ke knabo batas knabinon"?

Jen ekzemplo kun "por min helpi" (de C. Piron):
Por min helpi, vi devas labori super[1] viaj zorgoj.
http://ikurso.esperanto-france....rda/lasu09.php

Eble pro influo de la gepatra lingvo... (pour m'aider)
Kaj eĉ ekzemploj en La faraono kaj en Malnova testamento: " ... por min pereigi";
Sed kion ni diru pri "La instruisto vidis knabon bati knabinon"? Kiu batis kiun?

Eble pro influo de la gepatra lingvo... (pour m'aider)
Kaj eĉ ekzemploj en La faraono kaj en Malnova testamento: " ... por min pereigi";
Sed kion ni diru pri "La instruisto vidis knabon bati knabinon"? Kiu batis kiun?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1354428
added by patkajsand, January 11, 2012
linked by patkajsand, January 11, 2012
linked by danepo, July 31, 2016
linked by danepo, July 31, 2016
linked by danepo, July 31, 2016
linked by PaulP, July 31, 2016
linked by PaulP, July 31, 2016