
Bonvolu permesi min konsili al vi konsideri pli simplan frazokonstruaĵon: Mi perdis la libron, kiun vi donis al mi. Aŭ: Vi donis libron al mi. Mi perdis ĝin. :-)

Mi tre subtenas la ideon konstrui simplan frazon. Tamen la supra frazo estas ekzemplo de parolata lingvaĵo, kiu ne estas eleganta, sed respegulas konkretan situacion.
Maria: Kie estas la libro?
Tomo: Kiu libro?
Maria: Mi parolas pri la libro, kiun mi donis al vi.
Mi imagas, ke Tomo sentas grandan embarason, hezitas eldiri la malagrablan fakton, ke li perdis la libron. Unue li ripetas parton de la frazo de Maria, poste li paŭzas dum momento; li faras ĉion por prokrasti la malagrablaĵon. Fine li honte kaj mallaŭte diras: "... tiun mi perdis."

Ha! Mi memoru vian argumentadon, kara Alexander.
Ŝajnas al mi, ke tiu, kiu tradukis vian frazon en la anglan, ne havis tiom da imagopovo :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, January 17, 2012
linked by al_ex_an_der, January 17, 2012
linked by Nero, January 17, 2012