
Li instruis la kontempladon kiel rimedon por spirita purigado kaj atingeblanton de la Vojo, principo figuranta la spiritan idealon de la homaro en sia plej alta nivelo.

kial akusativo "kiel rimedon", mi petas ?

Mi petas kompari:
Ŝi rigardas lin kiel frenezulon.
( = Ŝi rigardas lin tiel, kiel oni rigardas frenezulon.
Ni ekscias, ke ŝi havas la impreson, ke li eble estas freneza.)
Ŝi rigardas lin kiel frenezulo.
( = Ŝi rigardas lin tiel, kiel frenezulo rigardas.
Ni ekscias, ke ŝi kaŭzas la impreson, ke ŝi eble estas freneza.)
[Flanka noto: En la supraj ekzemploj "kiel" signas similecon aŭ ŝajnan identecon, en la subaj ekzemploj "kiel" signas faktan identecon. Gramatike tio ne ŝanĝas ion.]
Li instruis la kontempladon kiel rimedon.
(La kontemplado estas rimedo.)
Li instruis la kontempladon kiel rimedo.
(Li estas rimedo.)

Dankon !
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #898265
added by sacredceltic, February 7, 2012
edited by sacredceltic, October 17, 2012
edited by sacredceltic, October 17, 2012