
Ĉu vi rigardis la difinon de "diaĵo" en PIV?

Mi nun relegis la frazon, kaj komprenas, ke ne ekzistas problemo. Laŭ PIV ja estas diferenco inter dio/Dio kaj diaĵo sed,
se estas "Preĝo estas maniero turni sin al diaĵo." ne malhelpas al tio,
ke samtempe "Preĝo estas maniero turni sin al dio." (respektive al Dio.)

Bone. Mi provis traduki la francan frazon. Tiu uzas la vorton "divinité", ne "Dieu" aŭ "dieu".
Se mi mem lanĉintus (bela vorto, ĉu ne? :)la frazon, mi skribintus ĝin laŭ via propono.

Mi tute ne faris proponon. Mi nur ekatentis kaj atentigis pri la difino de diaĵo en PIV, laŭ kiu la vorto reprezentas estaĵon en rango sub dio. Tial mi unuamomente mi pripensis, ĉu povas ekesti ia ofendo de tiuj, kiuj preĝas al dio kaj ne al diaĵo. Poste mi rimarkis, ke tia zorgo estas senkaŭza,ĉar unu afero ne malebligas la alian. Same kiel Esperanto povas esti por unu persono maniero pasigi sian liberan tempon kaj por alia maniero plibonigi la homaron, diskuti pri lingvaj detaloj aŭ por flirti... ktp. Mi finas per la espero, ke mi lernos esprimi miajn komentoj pli klare.

Klare esprimi siajn ideojn (kaj komentojn) estas io malfacila.
Klare kaj koncize esprimi siajn ideojn pli malfacilas.
Ĉu ankaŭ vi jam rimarkis dum tradukado, ke iuj aŭtoroj de frazoj ŝajne ŝategas neklarajn kaj nekoncizajn esprimojn?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #521027
added by GrizaLeono, February 7, 2012
linked by GrizaLeono, February 7, 2012
linked by al_ex_an_der, February 7, 2012
linked by kolonjano, February 7, 2012
linked by Objectivesea, August 15, 2012