
domŝteli? Ĉu li kunportis la domon?
-> priŝtelis la domon
Vidu priŝteli ->
http://vortaro.net/#%C5%9Dteli

Mi trovis kompareblajn frazojn:
Ili rompoŝtelis en la juvelvendejo. Griza Leono
La ŝtelistoj perforte penetris la domon. Erich-Dieter Krause
Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Claude Piron

Ne, kara Nimfeo, li ne kunportis la domon, sed rompis ĝin por ŝteli ion, simile al "poŝoŝtelisto", kiu ne ŝtelas la poŝojn.
Vidu http://vortaro.net/#po%C5%9Do%C5%9Dtelisto
"Rompŝteli" estas vorto el la vortaro de De Smedt por "inbreken". Alia traduko (por tiu senco) laŭ tiu vortaro estas "perforte eniri", sed miaopinie en tiu esprimo mankas la koncepto "ŝteli".
Ni povus konkludi, ke ne estasrompŝtelistoj/enŝtelistoj/ enrompantaj ŝtelistoj/ ... en Esperantujo.
La frazo de Claude Piron plej plaĉas al mi.
Ĉu "enrompe ŝtelis" pli taŭgas? Mi pretas ŝanĝi la vorton.

Mi tre respektas la memoron de Claude Piron.
Tamen mi preferas la frazon de Griza Leono.

Mi nur uzis la vorton, kiun Petro De Smedt metis en sia traduka vortaro.

Nu, mi konsideras "rompoŝteli" pli bona ol "rompŝteli". Unue pro la konsonantoj (Imagu, ke en via gepatra lingvo vokaloj kaj konsonantoj alternas. Jam la elparolado de du konsonantoj unu post la alia estas por vi malfacilaĵo. Kaj nun vi parolu eĉ serion de tri konsonatoj: "pŝt"!), due pro la ritmo. ☺

En mia lingvo ni havas vortojn, kia "herfststronk" aŭ "Kerststronk" (aŭtuna trunko, Kristnaska trunko, speco de kuko). Sed en Tokipona, se mi bone memoris, la radikoj vere estas laŭ tiu regulo (mi ne kontrolis la aferon).
Rompoŝtelistoj do estas belsonuloj :-)
Tamen mi ne ŝatas ilin.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1316764
added by GrizaLeono, February 8, 2012
linked by GrizaLeono, February 8, 2012
edited by GrizaLeono, February 19, 2014
edited by GrizaLeono, February 19, 2014
edited by GrizaLeono, February 19, 2014