
. > !

Mi tradukis el la angla, kaj ĝi ne uzas "!". :-|

Sed, estas imperativa frazo. Kaj en E-o oni uzas ĉi tie krisignon.

La imperativecon de frazo indikas la finaĵo "u", ne la krisigno.
Ateston pri tio oni povas trovi en Reta Vortaro, kie estas ekzemplo de Zamenhof mem: silentu, ne movu la buŝon kaj ne ekpepu.
La krisigno, laŭ mia kompreno, indikus pli grandan intenson de la peto/ordono, sed tio ne aperas en la originala frazo, kiun mi tradukis.

Vi ne povas kompari gramatikojn de diferencaj lingvoj!
Via tiel nomata "frazo" nur estas ekzemplo (kiuj estas disigataj per punktokomo) kaj la finpunkto rilatas al la fino de ĉiuj ekzemploj.
Sed, vi rajtas. Ankaŭ en la PMEG oni trovas multajn ekzemplojn de u-formoj kun kaj sen krisignoj.
Nun vi povas decidi ... ;))

Mi decidis jam en la unua traduko. Sed mi ĉiam bonvenas komentojn, sugestojn, kritikojn, ĝustigojn, ŝercojn, admonojn, ktp. :-)

Kion diras pri tio Plena Manlibro de Esperanta Gramatikodiras
"Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto. Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo)."
Espi skribis:
"oni trovas multajn ekzemplojn de u-formoj kun kaj sen krisignoj"
Fakte la lingvopraktiko diferencigas, kaj prefere ne uzas krisignon u-verboj lige kun subjektoj de la tria persono, (se ne estas tamen speciala emfazo en la frazo). Tio estas komprenebla, se oni pripensas, ke la per u-verbo esprimita deziro, volo, ordono ja ne povas rekte atingi la adresaton (de la tria persono). Tial en la komunika funkcio de la frazo superpezas la informcelo al la ĉeestantoj, aŭdantoj, legantoj, kiuj ne estas "triaj personoj".
Same bone komprenebla kaŭzo por ne meti krisignon estas, se postvenas pliaj frazopartoj, kiuj ne havas imperativan karaktero. Jen tre simpla ekzemplo:
Telefonu al mi, se vi ion deziras.
La ĉefa frazo enhavas -u, sed sekvas dependa frazo (subfrazo), kiu en si mem ne estas imperativa. Oni finas per simpla finpunkto. La krisigno aperas (malsupre) en la sama frazo kun ŝanĝo de la vico; la ĉefa (kaj imperativa) frazo estas nun malantaŭe kaj ricevas krisignon.
Se vi ion deziras, telefonu al mi!
En ĉiuj aliaj okazoj do se temas pri u-verboj aplikataj al la unua aŭ dua persono estas ĝenerale uzata "!" Kaj nur ĉi tie en Tatoeba, mi rimarkas en granda kvanto kontraŭajn ekzemplojn. Sed tio ne malvalidigas, sed male substrekis la atentigon de espo, ke la gramatiko de aliaj lingvo tute na taŭgas por pravigo. Esperanto estas ja memstara lingvo, kiu havas siajn proprajn regulojn kaj tradiciojn. Por tiu lingvo necesas evoluigi en si apartan lingvosenton, kaj oni klopodu ne sekvi sian lingvosenton pri alia lingo!

Ne mi diris, ke la pravigo baziĝas sur la gramatiko de aliaj lingvoj. Mia elekto baziĝas sur la gramatiko de Esperanto mem. Estas laŭ mi tro forte pretendi, ke la krisigno en Esperanto estas deviga, ĉar tiu regulo absolute ne ekzistas. Tamen, se pro stilaj preferoj iuj sentas la bezonon meti krisignon, la Tatoeba sistemo permesas tion.

Cetere, la citaĵo el PMEG, nome, "Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto." klare diras, ke la krisigno estas uzata por ORDONO kaj EMFAZO. El skribita frazo, ekster sia kunteksto, ne eblis al mi diveni la emfazon. Do povus temi pri ordono aŭ pri peto. Laŭ mi estas granda diferenco inter la du, kaj ĝi kuŝas ĝuste sur la emfazo de la imperativo:
Peto: Instruu al mi ĵudon.
Ordono: Instruu al mi ĵudon!
Do mia elekto en tiu traduko baziĝis NE sur la gramatiko de la angla, sed sur la SUPOZO, ke temas pri peto. Mi kredas, cetere, ke inter la ĉiam bone edukitaj japanoj petoj estas multe pli abundaj ol ordonoj. Eble tio influis mian decidon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #250136
added by ismael_avila, February 11, 2012
linked by ismael_avila, February 11, 2012
linked by al_ex_an_der, February 11, 2012
linked by al_ex_an_der, February 11, 2012