
Kial vi preferas "-as" cxi tie, anstataux "estas -a"? Aux la franca frazo iom malstrikta gramatike aux jxargoneta, kaj vi ekdeziris imiti tion?
RPIV kaj aliaj vortaroj ne sxtas krei verbon de la intelegent*
http://vortaro.net/#inteligenta

La radiko "inteligent" estas tiel nomata "adjektiva radiko". Tion PIV montras per la kapvorto inteligent/a.
Adjektiva radiko R kun verba finaĵo havas la signifon "esti R-a".
En http://tekstaro.com vi trovos 2 ekzemplojn "inteligentas".
Temas pri stilo. Mi ŝatas mallongajn frazojn.

Kara Maksimo,
Hieraŭ mi hazarde trovis ĉe http://www.akademio-de-esperant...ekzercaro.html sub §42, do ĉe la fino, liston kun vortoj, per kiuj Zamenhof verŝajne volis montri la eblojn de la lingvo.
En tiu listo estas ekzemploj de verboj formitaj el adjektiva radiko "san" + i: sani, malsani.

Koncerne la verboj "sani":
Ili estas konataj ecx por mi :) kaj estas troveblaj en vortaroj. Ekzemple en RPIV:
http://vortaro.net/#sani
http://vortaro.net/#malsani
Jes, cxiu esperantisto povas laux la placxo krei bezonatan verbon, sed estas ja impona maniero ne trouzi sen neceso la vortkreadon.
Multe pli klara la lingvo igxas kiam oni diras pli facile.
Do mi preferas diri "Antaux mi estis multaj homoj" sed ne "Antaux mi multis homoj". Iam la verboj el adverboj igxas iom alisencaj kompare kun "estas + -a" formoj. Ekz:
"Sxi estas bela" kaj "Sxi belas" -- ne havas la tute saman sencon. cxu ne?

> "Sxi estas bela" kaj "Sxi belas" -- ne havas la tute saman sencon. cxu ne?
Kiel ankaŭ estas iu diferenco inter "Bela estas ŝi" kaj "Estas ŝi bela", k.t.p.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1165013
added by GrizaLeono, April 20, 2012
linked by GrizaLeono, April 20, 2012
edited by GrizaLeono, April 26, 2012