
Kial estas akuzativo en "Kion pri viaj?"?
Mi supozas ke la plena frazo estas "Kio okazas pri viaj amikoj?"
Tatoeba ŝatus, se vi skribus en vian profilon almenaŭ ion pri la lingvoj, kiujn vi scipovas.
Vian profilon vi povas simple trovi klakante sur vian nomon super via frazo.

Mi ŝanĝis laŭ la konsilo de Griza Leono. Mi ĉiam havas dubojn pri la ĝusta analizo de malkompletaj frazoj. Kutime, oni povas inventi kredeblan plenan frazon, kies verbo postulas la akuzativon, kaj simile kredeblan frazon, en kiu ĝi ne aperas. Kiel decidi inter la du? Laŭ mi, en spontana parolo, homoj ne komence elpensas plenan frazon, kaj forigas parton. Sed io okazas en la menso, kiu kaŭzas elekton inter "kion" kaj "kio".

Kara Koninda, vi ne estas la sola homo, kiu havas dubojn pri nekompletaj frazoj.
Antaŭ nelonge ni havas diskuton pri "Dank' al Dio".
Se la senco estas "Danko estu al Dio", ĝi estas bona esprimo. Sed se "dank" estas celata kiel adverbo, la esprimo estas erara.
Pri tio vi povas legi ĉe: http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_D
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #879898
added by Koninda, May 3, 2012
linked by Koninda, May 3, 2012
edited by Koninda, May 3, 2012
edited by Koninda, July 6, 2012
linked by nimfeo, November 2, 2012