Nu, kompreneble, la popolo ne volas militon. Kial malriĉa kampara laboristo en milito risku sian vivon, se la plej bona, kion li povas gajni el ĝi, estas reveno kun sanaj ostoj? Kompreneble, la simpla popolo ne volas militon; nek en Rusio, nek en Anglio, nek en Ameriko, kaj ankaŭ ne en Germanio. Tio estas klara. Sed finfine la gvidantoj de lando estas tiuj, kiuj decidas pri la politiko, kaj estas facile igi la popolon partopreni, egale ĉu temas pri demokratio aŭ faŝisma diktaturo, pri parlamento aŭ komunisma diktaturo. [...] La popolon oni povas kun aŭ sen voĉrajto ĉiam igi obei al la ordonoj de la gvidantoj. Tio estas tute simpla. Necesas nur diri al la popolo, ke ĝi estas atakata, kaj akuzi la pacistojn pro manko de patriotismo kaj aserti, ke ili endanĝerigas la landon. Ĉi tiu metodo funkcias en ĉiu lando.
edited by al_ex_an_der, May 13, 2012