
Kio estas "homa abelujo"?
La angla frazo signifas: "Estas vera abelujo.

Sed la originalo estas la franca. Kaj "ruche humaine" estas "homa abelujo". Por mi tiu metaforo "homa abelujo" estas komprenebla. Ĉu ne por germanoj?

"Homa abelujo" — tiun esprimon mi (kiu cetere estas germano) tuj kaj komprenas kaj ekŝatas. Je la sama tempo mi respektas la opinion de Manfredo. Estas nature, ke unuj rigardas iun esprimon tre logike kaj aliaj kun iom pli da fantaziemo.
Flanke dirite: Al mi ŝajnas ke "tio estas" estas pli trafa traduko de "c'est" ol "ĝi estas". Sed finfine tio dependas de la kunteksto.

Ĉu iu preferas "homsvarmo" aŭ "homa svarmo"?

Kial malaperis la (malĝusta) angla frazo?
Do, mi petas viŝi miajn tradukojn.

Kiujn tradukojn vi volas viŝi, Manfredo? Mi vidas nur unu: "Das ist ein echter Bienenstock"? Sed kial viŝi? Ĝi estas griza, do ne laŭvorta traduko.

Nu, mi ja tradukis la malaperintan anglan frazon. Do mi volas, ke ankaŭ mia traduko malaperu. :-)

Mi intertempe trovis ankaŭ vian duan frazon, kiu malaperis, kaj ligis ambaŭ al la angla: [#3209814] Ĉu bone tiel?

Jes, bone. Dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #792349
added by GrizaLeono, May 13, 2012
linked by GrizaLeono, May 13, 2012
linked by Esperantostern, May 13, 2012
linked by PaulP, July 15, 2014
linked by marcelostockle, July 20, 2014