menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #1577691

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Rovo Rovo May 17, 2012 May 17, 2012 at 10:03:16 PM UTC flag Report link Permalink

1). povus = pourrait / estus povinta = povintus = aurait pu
2). ripar(ad)o ?

GrizaLeono GrizaLeono May 17, 2012 May 17, 2012 at 11:32:27 PM UTC flag Report link Permalink

1) Jes, kara. Originale mi tradukis laŭ via propono (kiel vi povas legi en la "registroj" dekstre sur ĉi tiu paĝo. Sed iu instigis min uzi pli simplan formon. Kaj por komplezi lin, mi ŝangis la verbon.
2) eĉ "ripariĝo"... Se la riparo daŭras semajnojn, la vorto "riparado" efektive ŝajnas pli taŭga. Mi do ŝanĝos la vorton.
Cetere "riparo" estas "ago riparo" kaj supozeble la riparisto ial emas prokrasti la riparon... ĝis la kliento plendas.

al_ex_an_der al_ex_an_der May 17, 2012 May 17, 2012 at 11:35:58 PM UTC flag Report link Permalink

Jen frazo, kiu jam vere impresas literature. Dumlege mi fakte sentas surrrrdorrrrsan frrrrrostotrrrrrremon prrrro terrrrrurrrro. :)

GrizaLeono GrizaLeono May 17, 2012 May 17, 2012 at 11:43:36 PM UTC flag Report link Permalink

Ĉu frost-iĝ-em-ad-on? :)

al_ex_an_der al_ex_an_der May 17, 2012 May 17, 2012 at 11:49:38 PM UTC flag Report link Permalink

Por ne provoki frostotremon forlasu ni la frostotemon!

Rovo Rovo May 20, 2012 May 20, 2012 at 3:18:35 PM UTC flag Report link Permalink

@ Griza Leono pri "1)." supre!
Vi tute pravis skribante "povintus" : via frazo estis tiel simpla kiel la realajho de la franca frazo !
Chu "estus povinta" shajnos al via korespondanto pli simpla ol "povintus" ?

ondo ondo May 20, 2012 May 20, 2012 at 4:16:14 PM UTC flag Report link Permalink

Jam la penso, ke iu skribas "povintus", frostigas min pro teruro. Sed se iu faras tion nur por subigi simplan Esperantan frazon al la komplikaĵoj de franca gramatiko, tio ja egalas al frostigo ĝis la temperaturo de solida heliumo.

GrizaLeono GrizaLeono May 20, 2012 May 20, 2012 at 4:49:02 PM UTC flag Report link Permalink

Karaj Tatoebanoj, mi nurlege sekvos la diskuton :)

GrizaLeono GrizaLeono May 20, 2012 May 20, 2012 at 4:55:24 PM UTC flag Report link Permalink

@ Ondo.
Mi ĵus traserĉis tekstaro.com
La serĉtermino intus okazigis 95 trafojn.
En tiu tekstaro tamen ne estas tekstoj skribitaj de mi :)

ondo ondo May 20, 2012 May 20, 2012 at 5:58:56 PM UTC flag Report link Permalink

Jes, mi scias (mi fakte trovis 101: el 4 beletraĵoj ne tre malnovaj plus el la modo-imitemaj Monato kaj Ondo), sed tio ne ŝanĝas mian frostiĝon. La plejmulto el la intusoj estas tute nenecesaj aŭ simple anstataŭigeblaj per komprenebla formo. – En la Tekstaro estas eĉ unu teksto verkita de mi, sed tie mi ne trovis la formon :)

Rovo Rovo May 20, 2012 May 20, 2012 at 8:00:35 PM UTC flag Report link Permalink

Karaj,
Mia intenco ne estas eki kverelon inter intus-uloj kaj kontraùuloj post la ita/ata kverelo; mia demando estas nur : chu Tatoebanoj rajtas libere traduki francan frazon en la pasinteco (aurait pu = estus [antaùhieraù] povinta) dank' al esperantlingva frazo en la nuneco (povus [nuntempe] => pourrait)?

ondo ondo May 20, 2012 May 20, 2012 at 9:05:37 PM UTC flag Report link Permalink

@Rovo

Mi ne kverelas, kaj ne indas kvereli pri ĉi tio. Mi simple ridetas pri la intus-fervoruloj, kaj ĝenerale konsentas kun PMEG pri la mallongigitaj kunmetitaj verboj: "ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj".

http://bertilow.com/pmeg/gramat...nekutimaj.html

Lá ofta uzo de tiaj formoj estas rekonilo de certa stilo, iom dialekta, kaj mi ne dubas, ke la amantoj de tia stilo tre admiras siajn ŝatatajn kunmetaĵojn.

Pri via demando: Kompreneble vi rajtas traduki Francan frazon tute kaj plene, kun ĉiu necesa nuanco. Mi nur supraĵe komprenas la Francan, sed ŝajnas al mi, ke la frazo ĉi tie signifas proksimume

"La penso, ke mia telefono povus esti irinta por riparo, tiel lasante min senkapabla dum semajnoj, frostigas min de teruro."

Sed ne tro fidu mian scion pri la Franca. Se estas necese esprimi ĉi tie la pasintan tempon, oni ja povas diri en simpla klasika Esperanto "estus (for)irinta".

La notinda afero pri la Esperanta us-formo estas tio, ke ĝi estas sentempa. Tio ŝajnas esti malfacile komprenebla al iuj. Oni povas tute ĝuste diri "Se vi hieraŭ parolus kun Karlo, vi jam scius la novaĵon kaj povus morgaŭ agi konforme." Se la tempo gravas, kaj mankas en la frazo tempomontra vorto, eblas uzi kunmetitan formon: "Se vi estus parolinta..." Tre ofte tio tute ne necesas.

Rigardante la Francan frazon, mi cerbumas, ĉu la signifo ne estas redonebla ankaŭ, ekzemple, ĉi tiel:

"La penso pri mia telefono sendita al riparejo, kaj mi do senhelpa dum semajnoj, glaciigas min per timego."

Kion vi pensas, Rovo?

Rovo Rovo May 21, 2012 May 21, 2012 at 11:41:02 PM UTC flag Report link Permalink

Karaj,
Mi unue tre dankas al Ondo pro lia rapida, afabla, detala kaj efika respondo al la demando(j) mia(j).
(Re)leginte la tutan komentaron, mi tuj petos pardonon pro la jena eraro mia : mi tajpis "eki" anstataù "komenci", char "eki" signifas ja "komencighi"!
Nun mi devas konfesi, ke mi tute ne konsciis la fakton ke la us-modo ne havas tensojn: mi tiel fieris pri la konjugacia sistemo de E°, char mi trovis ghin perfekte regula! Tamen, dankegon pro tiu revelacio!
Se mi bone komprenis vin, kaj por ne tro shanghi la frazon de Grizaleono, oni eble povus aldoni nur vorteton elvokantan la pasintecon, kiu cetere ne ekzistas en la originala frazo, kiu do devas esti tre "neùtrala" : ... povus TIAM bezoni ..., chu?
Vi tre bone komprenis la francan frazon, kaj post via cerbumado, aparte plachas al mi la kunligo por traduki « EN m'empêchANT/me handicapANT » : La penso pri mia telefono ... KAJ do pri mi ...; certe, la us-finajho malaperis, sed ghi retrovighas pli malpli tra « La penso pri » !
« La penso pri mia telefono eble/eventuale sendenda al riparejo, kaj do pri mi senhelpa dum semajnoj, ... » (?)
Povra Grizaleono kiu nun devas elekti (aù ne!) sian plej taùgan tradukajhon !
Mi nun enlitighos en bona humoro dank' al vi, char mi hodiaù lernis ion : denove dankegon !

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #872605L'idée que mon téléphone aurait pu partir en réparation en m'incapacitant pendant des semaines me glace d'effroi..

La penso, ke mia telefono povintus foriri por ripariĝo malebligante min dum semajnoj, frostigas min pro teruro.

added by GrizaLeono, May 17, 2012

La penso, ke mia telefono povus foriri por ripariĝo malebligante min kontakti iun dum semajnoj, frostigas min pro teruro.

edited by GrizaLeono, May 17, 2012

La penso, ke mia telefono povus bezoni riparon malebligante min kontakti iun dum semajnoj, frostigas min pro teruro.

edited by GrizaLeono, May 17, 2012

La penso, ke mia telefono povus bezoni riparadon malebligante min kontakti iun dum semajnoj, frostigas min pro teruro.

edited by GrizaLeono, May 17, 2012