
manĝis da torto → mangis torton

Eblas ankaŭ:
iom da torto, iom de la torto
...sed mi nenion povas diri pri la traduko (el la nederlanda)

Al Dominiko: ĉu tutan torton? Tiam la nederlanda devus uzi "EEN taart". En la nederlanda frazo ne estas artikolo, do "da torto". Ĉu iom, aŭ multe aŭ iomete, tion la frazo ne diras, kaj tial mi ne enmetis kvanton, nur "da torto"
Al Alexander: "iom de la torto"... eble ne de tiu difinita torto. La nederlanda frazo diras "da torto", sen ia specifo.

Jen ebla solvo: sufiĉe da torto

Nu, vivu la nederlanda, ĝi floru kaj kresku! Sed ankaŭ Esperanto havas proprajn postulojn al ni.
"Manĝi da torto", tio estas kiel "pagi da mono" aŭ "havi da problemoj".
Se mi ĝuste komprenis, "Da" devas havi antaŭ si vorton, kiu taŭgas en la rolo de mezuro. Post "da" estas la vorto, kiu nomas tion, kion tiu mezuro mezuras. La funkcio de "da" estas kunligi ambaŭ, perante do mezuron al mezuraĵo kaj ebligante tiel kvantan precizigon de nia diraĵo.
Eble pli bone vortigas tion Wennergren, kiu atentigas en PMEG:
Por uzi da necesas du aferoj:
La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando “kiom?”.
La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.
Kio povas esti la konkludo el ĉio ĉi? La konkludo estas simpla: NE eblas "ŝpari" la menciitan antaŭan vorton.
Cetere: "iom" en "iom da torto" estas vorto, kiu restas maksimume malpreciza pri la kvanto, simile kiel angle "some" aŭ germane "etwas". "Iom" do estas taŭga kaj ŝatata "kandidato" por plenigi la rezervitan "antaŭan lokon" sen doni precizan kvanton, kiam oni tian precizigon ne deziras.

Nu, mi nun vidas, ke mi eble skribis tute senbezone preskaŭ eseon :D Intertempe GrizaLeono trovis supozeble bonegan solvon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1529547
added by GrizaLeono, June 9, 2012
linked by GrizaLeono, June 9, 2012
edited by GrizaLeono, June 23, 2012
linked by ekgermana, May 13, 2015
unlinked by PaulP, December 22, 2015