
Saluton!
por ke -> por ?
ĝis kiam li ne perdis -> antaŭ ol perdi ?

Jes, aŭ tiel:
> por kapti ĝin, ĝis li perdis ĝin ...

Kiel mi scias, "ĝis" ne egalas al "antaŭ ol". Ĉu?

######################################################
La prepozicio "ĝis"
-------------------------------------------------------
Se "ĝis" plenumas la rolon de prepozicio, ĝi montras la punkton, kiun ago atingas, sed ne transiras.
Mi akompanis ŝin ĝis la pordo.
( = Mi iris kun ŝi ĝis la pordo, sed mi ne iris plu.)
##########################################################
La subjunkcio "ĝis"
----------------------------------------------------------
La vorto "ĝis" povas ankaŭ enkonduki subfrazon.
Tiam "ĝis" anoncas la finon de daŭra ago
per montro de alia ago, kiu estas momenta.
Mi montris amuzajn grimacojn, ĝis ŝi laŭte ekridis.
( = Mi montris amuzajn grimacojn ĝis la momento, en kiu ŝi laŭte ekridi.)
Pli detala klarigo de tio legeblas ĉi tie:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...zoj/aliaj.html
#############################################################

Dankon!
Tio ja pruvas, ke "ĝis" ne taŭgas tie ĉi.
"ĝis li perdis" estas netaŭga (preskaŭ sensenca) laŭvorta traduko de "пока не потерял". La fonta rusa frazo ja estas iomete ambigua.

Mi ne povas konsenti; "ĝis li perdis ĝin ... " ja taŭgas.

Saluton!
Mi denove ellernis ĉapitron pri "ĝis" en PMEG, sed mi restas certa, ke "ĝis" ne taŭas tie ĉi. Ĉu vi ĝuste komprenas frazon "протянул руку, чтобы схватить её, пока не потерял её из виду"? Provu rerakonti ĝin, ne uzante "пока не".

ĝis kiam li ne perdis ĝin el la vido. ➜ ĝis li perdis ĝin el la vido. [?]

Jen la vera senco de tiu parto de la fonto rusa frazo:
Ankoraŭ vidante la dronantan moneron, li provis kapti ĝin kiel eble plej rapide, konsciante, ke ĝi baldaŭ fariĝos nevidebla, kaj ne eblos ĝin trovi.

kapti ĝin, ĝis li ne perdis ĝin el la vido. ➜ antaŭ ol li perdos ĝin el la vido / dum li
ankoraŭ povas vidi ĝin [?]
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1433554
added by dimitris, June 9, 2012
edited by dimitris, March 31, 2013
edited by dimitris, April 13, 2018