
@ al_ex_an_der
Será que você pode jogar alguma luz sobre essa misteriosa frase? O McDutchie quis traduzi-la para a Interlíngua, mas não conseguiu entendê-la e terminou deixando na "tradução" os termos-chave da frase em alemão mesmo. ☺
O esforço que eu fiz me leva a acreditar que se trata de futebol — fechar o gol, chute a gol —, mas também não estou satisfeito com o que pus em Interlíngua.
Nem a sua versão em Esperanto é suficiente para aclarar bem a coisa!
Que fazer? ☺

En tiu afero estas nenio mistera. Certa malfacilaĵo estas, ke komponi kompleksajn vortojn estas kutime en la germana lingvo, sed nekutime en la portugala. Tial germanoj havas sperton pri la deĉifrado de kompleksaj (kunmetitaj) vortoj. Kun iom da sperto kaj iom da fantazio oni povas deĉifri la signifon de tia komponaĵo.
"Tor" estas "pordego" (pordego = tre granda pordo), ekzemple la pordego de korto, de domo. Ankaŭ la golujo de la futbalistoj en la germana lingvo estas "Tor". "Torschluss" signifas "fermo de la pordego".
Imagu, ke vi devas urĝe aĉeti ion. Je la 20-a horo oni fermos la pordegon aŭ pordon de la granda magazeno. Vi estas sur la vojo tien. Se vi ne alvenos antaŭ la fermo, vi nur post tri tagoj povos denove aĉeti ion. (Sekvas du feriaj tagoj.)
Vi rigardas la horloĝon. Restas nur kvin minutoj kaj la vojo estas longa. Vi devas tre rapidi! Ĉu vi alvenos antaŭ la fermo de la pordego? Vin kaptas paniko. Kiel ni povas nomi tiun panikon. Tio estas pordoferma paniko. Tio estas paniko pro la timo, ke oni fermos la pordon kaj vi ne povos eniri. :(
Ofte oni uzus tiun vorton figure. Jen ekzemplo. Juna viro estas sen edzino (aŭ juna virino sen edzo). Jaroj pasas. La viro maljuniĝas. Ĉiuj liaj amikoj jam estas edzoj. Nur tiu viro ankoraŭ estas sen edzino. Nun lin kaptas paniko. Li timas, ke baldaŭ estos tro malfrue. Eble baldaŭ li jam ne trovos virinon por geedziĝo. Ankaŭ tiun timon, tiun panikon oni povas nomi "pordoferma paniko", germane "Torschlusspanik". Eble tiu viro nun komencas febran serĉadon. Li nepre volas rapide trovi virinon, konvinki ŝin kaj tiel plu. Tre verŝajne tio tute ne funkcios. Li estas tro nervoza. Tion kaŭzas la paniko. Ĝuste tio estas la esenco de la nocio "pordoferma paniko" (germane Torschlusspanik).
Ĉu vin interesas futbalo? Ĉu jes? Do mi preskaŭ ne devas klarigi al vi, kio estas "goloŝota paniko" (germane: "Torschusspanik").
Ambaŭ teamoj jam ludis 85 minutojn. Por venki necesas ŝoti golon. Sed restas nur kvin minutoj! Jen paniko! La sportistoj estas nervozaj. Ĉio dependas de unu demando. Ĉu ni ŝotos golon aŭ ne? Ankaŭ tio estas psikologia situacio, kiu tre malfaciligas sukcesan agon. Oni nomas tion "goloŝota paniko" (germane (Torschusspanik"). Kaj ankaŭ tiun vorton oni ŝatas uzi figure, transportante la signifon al analogia situacio.
Memoru la supran ekzemplon! La edzo serĉas edzinon. Li kredas, ke li devas trovi ŝin tre rapide. Ankaŭ al lia situacio oni povas apliki la nocion "goloŝota paniko". Sed eblas nomi tion ankaŭ "pordoferma paniko", ĉu ne?
Kaj nun ni revenas al nia frazo. En la frazo mi skribas pri situacio, kiu jam ofte okazis al mi. Ĉu mi ĵus aŭdis "pordoferma paniko" aŭ "goloŝota paniko"? Se mi mem volas paroli pri tia paniko, kiun vorton mi elektu? Ambaŭ havas preskaŭ la saman signifon. Kaj en la germana lingvo ambaŭ vortoj sonas preskaŭ same. Estas nur malgranda diferenco: la litero "l". Mi esperas, ke tiu klarigo sufiĉas. ☺
Mi deziras aldoni ion. Mia opinio estas, ke nia kolego McDutchie estas prava. Mi konsentas kun li. Se mi ne tute komprenas frazon, mi preferas ne traduki ĝin. Tatoeba havas tre multajn frazojn. Mi ĉiam povas facile elekti alian frazon. ☺

Mas que resposta maravilhosa! E que Esperanto magistralíssimo!
Gostaria de dominar o português como tu dominas o Esperanto, meu caro Alexander.
Não é força de expressão — simplesmente não encontro palavras para te agradecer.
Um forte abraço deste amigo e admirador.

Mi dankas al vi pro tiu granda kaj tute neatendita komplimento.
Tamen mi faris erarojn (minimume du ☺), kiujn mi volas korekti.
> Ofte oni uzas tiun vorton figure.
> La viro serĉas edzinon.

Este é um elogio demasiado grande, meu estimado amigo.
Com um sorriso e um forte abraço
Alexander

http://www.dict.cc/deutsch-engl...lusspanik.html
This online dictionary presents the following translations.
Torschlusspanik
last minute panic
eleventh hour panic
Torschlusspanik [von Unverheirateten]
fear of being left on the shelf
Torschlusspanik haben
to be worried that one has missed the boat
die Torschlusspanik bekommen, die Torschlusspanik haben
to panic at the last minute

Excelente! Agora estou doutor em pânicos de última hora. ☺
Muitíssimo grato, Alexander.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1661325
added by al_ex_an_der, July 3, 2012