Kiam mi havis la honoron reciti mian parafrazon de Oresteia de Esĥilo, mi solene protestis kontraŭ la supozo, ke mi aldonis aŭ forigis ion esencan. Mi karakterizis mian tradukmanieron, kiu diferencas de la tradicia, dirante: "Mi ne tradukas la vortojn, provante adapti la germanan lingvon al la greka, dum restas la tasko de la leganto aŭ aŭskultanto trovi signifon en la vortoj aŭ ne, sed mi provas kompreni la grekan originalon kaj mi klopodas laŭ miaj plej bonaj kapabloj redoni la trovitan enhavon per germanaj versoj."
added by al_ex_an_der, July 11, 2012