
Kaze -> Okaze

havus > havos
La modoj devas kongrui. Ni ne povas fiksi ion fikcian (havus), kiel kondiĉon de io reala (helpos, faros). Fikcio kaj realo estas apartaj mondoj, ĉu ne?

Via komento estas tre logika. Tamen la du kongruaj frazoj
-se vi havus ...mi farus kaj
-se vi havos ...mi faros
havas malsamajn nuancojn. En la unua, oni substrekas ke tiu okazo eblas, sed tute ne certas. Do, laŭ latinida vidpunkto, oni povas vivi ignorante la aferon; sed se okazos, bone, ni faros ...
En la dua, oni substrekas ke ni nepre faros, se nur la afero okazos - laŭ nordeŭropa vidpunkto, <ni pretas>, preskaŭ deziras tiun okazaĵon por montri nian pretecon.
La miksaĵo, kiu ne plaĉas al vi, klopodas substreki samtempe ke ni ne deziras la okazaĵon, sed se okazas, ni estos pretaj sen hezito kaj sen malfruo.
Ĉar logiko estas grava eco de Esperanto, mi akceptas vian rimarkon, kaj por konservi la du nuancojn proponas
Se vi havus ... mi nepre farus.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #243439
added by xicotenga, July 12, 2012
linked by xicotenga, July 12, 2012
edited by xicotenga, July 12, 2012
edited by xicotenga, March 23, 2014
edited by xicotenga, March 23, 2014