
per ĝi mem --> per si mem (per la subjekto de la frazo)
Ĉu ne?

Verŝajne vi pravas. Mi ŝanĝos la frazon laŭ via propono.
Mi ne certis, ĉu oni povas skribi ‘si’ anstataŭ ‘ĝi’, ĉar la frazo ‘La nombro estas dividebla per x’ signifas, ke ‘oni povas dividi la nombron per x’ aŭ ‘eblas dividi la nombron per x’. Sed sendube en la supra frazo ‘la nombro’ estas la subjekto.
Mi dankas al vi pro via komento! ☺

"si" en frazo ĉiam montras la subjekton, eĉ se tiu estas subkomprenata, ekzemple en infinitiva subfrazo. Ekzemple: kiam oni diras "Mortigi sin estas nekomprenebla ago", ĉiu komprenu, ke "si" estas la ne menciita subjekto de "mortigi".
Ankaŭ en la nederlanda oni diras "deelbaar door zichzelf" (dividebla per si mem) kaj supozeble ankaŭ en la germana "Ein Zahl ist teilbar durch sich selbst", kiom mi scias.

Kara GrizaLeono, mi dankas al vi pro via klarigo. Do oni diras: ‘Primo estas dividebla nur per si mem kaj unu’, sed: ‘Oni povas dividi primon nur per ĝi mem kaj unu’, ĉu ne?
En la germana oni uzas ‘durch sich selbst’ en ambaŭ kazoj, kvankam tio estas mallogika, eĉ absurda, se ‘sich’ ne rilatas al la frazosubjekto. Oni germane diras: „Eine Primzahl ist nur durch sich selbst und eins teilbar“, sed ankaŭ: „Man kann eine Primzahl nur durch sich selbst und eins teilen“, kvankam en la lasta frazo ‘durch sie selbst’ estus pli logika.

Kara Persikujeto (se vi permesas al mi traduki vian kaŝnomon :), mi kredas, ke via konkludo ĝustas.
Viaj frazoj estas rimarkindaj.
Mi volus serĉi similajn frazojn en http://tekstaro.com sed nun bedaŭrinde mankas la mi la tempo.
La logika Esperanta regulo ŝajne ne aplikeblas en la germana kaj same en la nederlanda... bedaŭrinde.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1748607
added by Pfirsichbaeumchen, August 3, 2012
edited by Pfirsichbaeumchen, August 3, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, August 3, 2012
linked by sadhen, August 4, 2012