
VIDO KAJ AŬDO
Kara amiko, via frazo inspiris min certiĝi pri la signifo de "spekti". La vortaro donas la difinion: "Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata". Do, se mi ĝuste komprenas, ekestas la demando, ĉu eblas aŭdi la sunsubiron?

Vi prave rimarkigas tion. Mi ŝanĝos la verbon. Ni ne rekte aŭdas la sunon, kvankam la bruo sur la sunsurfaco verŝajne estas terure laŭtega kaj anglalingvanoj asertas "horloĝi" ĝin...

Do oni ne povas spekti silentan filmon, oni povas nur rigardadi ĝin?

Plia demando: Kio estas "aklo" (en spekt-aklo); ĉu eble senama aklamo (de spekt-aklamo)? :D :D :-P

Mi postulas re-spekton!

Kio pri in-spekti?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #36029
added by GrizaLeono, August 3, 2012
linked by GrizaLeono, August 3, 2012
edited by GrizaLeono, August 5, 2012