
Mi ne komprenas la subfrazon "laŭ difinitoj en kardinala leĝo". Kiuj homoj estas tiuj "difinitoj"? Kaj kio estas "kardinala leĝo"?
Ĉu eble povus temi pri la jeno: kiel difinitaj en la konstitucio ?

difinito = kio estas difinita
kardinala leĝo = ĉefa leĝo, kiu estas ŝanĝebla nur per 2/3-a plimulto de la voĉoj

Dankon pro via respondo!
Pri „kardinala leĝo” mi ne sciis. Espereble la kompilantoj de PIV legas tion ĉi kaj aldonos tiun juran signifon al la matematika kaj religia signifoj jam menciitaj.
Pri „difinito” vi laŭ mi tamen malpravas. La pasiva formo en -ito ĉiam indikas iun personon: delegito, arestito, deputito ...
Jen kiel vi povas ripari la frazon:
La profesiajn juĝistojn - kiel difinitaj en kardinala leĝo - nomumas la prezidanto de la respubliko.

Kara PaulP! Dankon pro Viaj valoraj proponoj.
Tamen mi ne rajtas ŝanĝi la - multfoje kaj multflanke - provlegitan tekston de la Hungara Fundamenta Leĝo. (Difinitoj = meghatározottak)

Ĉu "difino(j)" ne pli taŭgas tie ĉi?
Aŭ eĉ simple "laŭ kardinala leĝo".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Muelisto, August 6, 2012