
La dana ("popolo" apud reĝa") nacia himno,
tradukita de H.E. Jensen
Troviĝas ĉarma land'
kun verdaj, larĝaj fagoj
apud la freŝa strand'
kun montetar' kaj verda val'.
Ni nomas ĝin Danlando
por Freja bela hal'!
Kaj en la verda hal'
pratempe la fortuloj
ripozis de batal'
por nova lukto en koler', —
nun ili kune dormas
sub ŝtono en la ter'.
Ankoraŭ ĉe la mar'
la bela lando kuŝas
kun freŝa foliar'.
Virina ĉarmo kaj esper'
kaj vira forto vivas
sur nia dana ter'.
Por reĝo kaj patruj'
la dana burĝo agas,
la ĝuston faras tuj.
Restadu nia insular'
dum fagojn respegulas
la sala, blua mar'!
Restadu nia insular',
dum fagojn respegulas
la sala, blua mar'!
la sala, blua mar'!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1758321
added by al_ex_an_der, August 7, 2012