
En ne tuj rilataj frazoj miaopinie temas pri fenestroŝirmilo/ rulkurteno/ fenestrofermilo.
Ĉu la germana vorto ne havas ankaŭ tiun sencon?

Beste vriend! Een jaloezie is een zeer speciaal soort zonwering. Ŝajnas al mi, ke "fenestroŝirmilo/ rulkurteno/ fenestrofermilo" ne estas taŭgaj vortoj por tiu objekto, au pli precize dirite: por tiu ruze konstruita mekanismo. Se la celo estu krei vorton kiu ansataŭ u "ĵaluzio" tiam la pripenso, ke kerne temas pri lamena suno- kaj vidoŝirmilo (kaj ke ambaŭokaze do temas pri tio bari la vojon de lumo) povas konduki al la propono "lumlamenaro". Almenaŭ mi povas imagi, ke tiu vorto teorie taŭgas. Pro praktikaj kialoj indas pripensi, ke "ĵaluzio" estas vorto jam konata en multaj lingvoj, dume vorto kiel lumlamenaro povas plaĉi al ties eltrovinto(j) kaj tamen esti nekomprenbla aŭ enigma en la okuloj de multaj aliaj. Tial mi invitas opiniojn.

Mi pardonpetas. Mi stulte pensis pri "ĵaluzo". Fakte mi ne konas la (tiel nomate nederlandan) vorton "jaloezie". Neniu ĉi tie uzas tiun vorton, kiu verŝajne estas prenita el la franca... eble pro tio, ke francaj ĵaluzaj edzinoj tra tiuj unudirektaj lumbariloj nesenkiale observas sian edzon :)
La listo SSV proponas kelkajn alternativojn:
ĵaluzi·o ~ fenestr·o·krad·o, fenestr·o·ŝirm·il·o, fenestr·o·kovr·il·o
sed ĝi ne "fortradukas" la vorton.

Se vi estas ĵaluza, vi povas kaŝe rigardi tra ĵaluzio kaj certiĝi, ĉu via ĵaluzo estas nur iluzio aŭ ne. ☺
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1766554
added by al_ex_an_der, August 10, 2012
linked by al_ex_an_der, August 10, 2012
linked by al_ex_an_der, August 10, 2012