
En ĉi tiu frazo mi dirus "la respegulon de la montoj".
Tamen en PIV mi vidis ĉi tiun Zamenhofan frazon:
"tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago Z."

@ Danepo:
Jes, vi pravas. Mi ŝanĝas la verbon.
@ Dejo
Laŭ mia kompreno Zamenhof jam multe pensis kaj skribis en Esperanto, kiam li fine resumis sian sperton en la Fundamento. Mi supozas, ke en lia de vi menciita frazo li ial evitis dufoje uzi la saman radikon "spegul" en la sama frazo, kvankam tio ne ŝajnas grava peko laŭ mi.
Dankon al vi ambaŭ!

http://tatoeba.org/deu/sentences/show/1780803 ☺
Mi preferas spegulaĵon al speguliĝo. Tio evitas la eblan misinterpreton, ke la montoj iĝas spegulo.
Ankaŭ tiuj variaĵoj plaĉas al mi:
"Ni povis vidi en la lago la spegulitajn montojn."
"Ni povis vidi en la lago spegulan bildon de la montoj."
"Ni povis vidi la montojn reflektitajn de la lago."

Fakte estas la lago, kiu iĝis spegulo...
En PIV la vorto "spegulaĵo" ne estas menciita, sed ja "spegula bildo". Mi do preferas vian antaŭlastan frazon.
Mi emas diri "spegulbild-" laŭ la nederlanda "spiegelbeeld". PIV ne mencias ĝin. Ĝi aperas tri fojojn en tekstaro.com
Ni ŝanĝis la frazon... sed ne laŭ la antaŭlaste frazo de Alexander... eble ĉar tiu frazo estas pli mallonga :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #239967
added by GrizaLeono, August 16, 2012
linked by GrizaLeono, August 16, 2012
edited by GrizaLeono, August 17, 2012
edited by GrizaLeono, August 17, 2012
edited by GrizaLeono, August 17, 2012
linked by nonong, August 17, 2012
edited by GrizaLeono, August 17, 2012