
Ĉu „kajo” estas „pier”? „Pier” estas tiu promenejo en la maro, populara en Anglio, sed ankaŭ la flandra Blankenberge havas unu, sur kies fino plej ofte estas kazino.
Mi parolis kun kelkaj britaj esperantistoj, kaj ili nomas tion „duonponto”. Mi ne estas tre feliĉa pri tiu elekto, sed honeste dirite, mi ne konas alian.
La similaj nocioj „varfo” kaj „moleo” implicas, ke ili troviĝas ĉe la enirejo de marhaveno, por malfortigi la ondojn. Do ankaŭ ili ne estas „pier”, sed la nederlanda „staketsel”.
Pricerbuminde :-)

Laŭ https://eo.wiktionary.org/wiki/...ngla-Esperanta la angla vorto "pier" (Dio scias, kiel oni prononcu tion!) signifas:
kajo, albordiĝejo.

Hmm. Du britoj malkonsentas pri tio, sed ni lasu. Restas la demando, kiel traduki la nederlandan „pier”. Certe ne kajo nek albordiĝejo. Mi plu pripensos.

"Tervermo" ne kontentigos vin, ĉu ne? :-)
Ĉu havena promenejo?

La parto „promenejo” certe jes, sed „havena” ne. Ĉe la famaj „pier” de Blankenberge kaj Brighton tute ne estas haveno.

Laŭ Cambridge Dictionary "pier" means
1. a long structure sticking out from the land over the sea, where people can walk or large boats can be tied, sometimes with restaurants and places of entertainment on it (britangla, usonangla)
[ * ]
2. a low structure built at the edge of water, used especially for getting into and out of boats (britangla)
[ albordiĝa ponto** aŭ kajo (laŭ la specifa formo de la konstruaĵo)]
3. a thick, strong column used to support a structure such as a bridge (usonangla)
[piliero]
Oxford Dictionary indikas plian signifon:
4 a breakwater or mole.
[moleo, havendigo]
Kaj supozeble ekzistas eĉ pli da signifoj.
Sciemuloj eble studos la vikipedian artikolon kaj ties bildojn. https://en.wikipedia.org/wiki/Pier
* Ĉu "bordoponto"? "bordoponta promenejo"? "promenponto"?
** Trovebla en tiuj ekzemploj: #2872358 #2294731 #2888246
kaj en Bildvortaro (http://www.retbutiko.net/Bildvortaro/_Indekso.pdf )
Foto de "albordiĝa ponteto": http://www.ipernity.com/doc/cez...n/album/535897

Mi kredas, ke "ĉe" estas pli preciza ol "apud".

* Precizemuloj verŝajne diros, ke ponto iras de unu bordo al alia, kaj ke do ne temas pri ponto. Pro tio la britoj verŝajne parolas pri duonponto. „Duonponta promenejo” tamen pli similas al priskribo ol al traduko.

Jes, sed ...
Jes, laŭ la ĝenerala ideo de ponto mi emas konsenti kun la precizemuloj.
Sed laŭ la perspektivo de konstruisto, ne gravas ĉu la ponto ligas du bordojn, tuŝas unu aŭ eĉ nul bordon. La baza konstrua tasko restas la sama.

Nova ideo por nederlanda "pier" kaj germana "Seebrücke": surfosta promenejo
(en analogio kun "surfosta domo")
Tiel eblas eviti la uzon de "ponto".
Malavantaĝo: Estus strange diri: Ni promenis sur surfosta promenejo. ;-)

Ĉu ne eblas konvinki la precizemulojn jene?
Unue ni konstruas sur fostoj platformon, kie povas halti ŝipoj aŭ boatoj.
Poste ni konstruas ponton inter tiu platformo kaj la bordo. ;-)

Iu vikipediano simple kreis novan vorton: piero.
Mi ne entuziasmas pri tiu ideo.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Piero
Krome la artikolo mencias "marponto" kaj donas ligon al http://esperantollandudno2010.b...llandudno.html

Mi renkontis ankaŭ la vorton „pjero”. Konfuzo kompleta.

Ĉu "surmara promenejo" estas taŭga? Aŭ supermara... aŭ eĉ "amuzejo"
En Blankenberge estas "staketsel" kaj "pier". Komence de la diskuto mi konfuzis ambaŭ. Mi ne konsilus al Tomo teni sian boaton apud aŭ ĉe tiu "pier".

Ĉe Sankta-Piero kaj Mikelono mi ĵuras, ke Jesuo promenis surlage (sed eble ne ĉiutage). ;-)
Cetere la itala uzas "pontile", derivaĵo de "ponte" (=ponto);
La portugala apud ponte-cais aŭ pontão. Oni povas listigi plurajn pliajn lingvojn, kiuj uzas tradukon de "ponto" aŭ similan vorton. Tial mi kredas, ke "bordoponto" eble ne estas malbona ideo.
"Marponto" ŝajnas al mi ne tre taŭga. Tian pontokonstruaĵon oni povas trovi ĉe bordo de maro, lago aŭ riverego. Do la plej ĝenerala ideo estas la bordo, ne la nomo de la akvujo, kiu estas pli specifa. Des pli ĉar almenaŭ "riverponto" pensigas pri io alia (transrivera ponto).

Iam ie (mi ne memoras kie, supozeble en Francujo) mi vidis ĉe riverbordo "pontojn", kiujn fiŝistoj uzis por komforte sidi super la akvo, ne tro proksime de la riverbordaj kreskaĵoj, en kiuj iliaj ŝnuroj enplektiĝus. Ĉu ankaŭ tio estas "pier"?

Ĝojigas min, ke vi ambaŭ ne kontentigas vin per iu neoficiala piero aŭ pjero, sed anstataŭe serĉas analizeblan vorton.
Unu el la grandaj nederlandaj vortaroj difinas "pier" (ne la vermo) jene:
1. in zee vooruitstekende smalle dam; op pijlers rustende steiger
2. arm van het gebouw van een luchthaven
La vorto "steiger" ŝajnas esti albordiĝejo (mi memoras, ke la vorto aperis en nederlanda diktaĵo en la universitata enirekzameno sub la titolo "Vuurwerk op het water", kie temis pri "vuurpijlen stijgen op vanaf de steiger op pijlers...", plena de vortoj, kiuj dubigas la ekzamenaton pri ei/ij, ou/au, k.t.p.)
Mi provis trovi komunan sencon en la klarigoj ĉe http://www.mijnwoordenboek.nl/vertaal/EN/NL/pier
sed ne klare trovis ĝin. La angla vorto ŝajnas havi multajn signifojn (kiel kutime).
Ĉu ni povas konsenti pri tio, ke Tomo tenas sian boaton ĉe albordiĝejo?
Li nepre bezonas alligpalison (laŭ PIV: paliso, fiksita en akvo, por alligi i.a. boaton.)

> Ĉu ni povas konsenti pri tio, ke Tomo tenas sian boaton ĉe albordiĝejo?
Jes!
> Iam ie (mi ne memoras kie, supozeble en Francujo) mi vidis ĉe riverbordo "pontojn", kiujn fiŝistoj uzis por komforte sidi super la akvo, ne tro proksime de la riverbordaj kreskaĵoj, en kiuj iliaj ŝnuroj enplektiĝus. Ĉu ankaŭ tio estas "pier"?
Laŭ mi ne. Ie mi legis, ke ĉe la fino de „pier” kutime estas kazino aŭ luksa restoracio. Tio validas por la famaj „pier” de Brighton kaj Blankenberge, sed ekzemple ne por la „pier” de Londono, kiu vere estas nur albordiĝejo. Kiel nomi tiajn fiŝistajn „pirojn”, je plia defio :-)

Dankon. Mi ŝanĝis la frazon.

'Kiel nomi tiajn fiŝistajn „pirojn”, jen plia defio"
Ĉu "fiŝtribuno"? :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #680389
linked by GrizaLeono, August 24, 2012
added by GrizaLeono, August 24, 2012
edited by GrizaLeono, September 8, 2017