
malbone --> malbona
La vorto ne difinas la verbon (asertante, ke la sentado ne iris glate), sed ke MI estas malbonA (laŭ mia sento), ĉu ne?

Jes kaj ne.
Jen ekzemplo de Z, en la rubriko "senti sin" en PIV: la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin boneZ;
Fakte en la frazo, se mi diras "mi sentas min malbona", tio signifas, ke mi konsideras min malbonulo. Sed la frazo signifas "mi sentas min malbonfarta". Do, se ni volas esprimi tion, ni havas du eblecojn:
- Mi sentis min malbonfarta
- Mi sentis min malbone (laŭ le ekzemplo de PIV)
Kion vi opinias, kara Leono?
Kaj por respondi vian demandon, ĉu la vorto difinas la verbon aŭ la subjekton, mi opinias, ke ĝi difinas la verbon. Ne forgesu, ke en la franca, "bien" kaj "mal" estas ankaŭ adverboj. Mal povas esti adjektivo nevaria, kiam oni diras: "C'est mal ce que tu as fait". Sed se oni diras "je suis mal", ne plu temas pri ĝusta franca lingvo (Gejunuloj uzas tiun esprimon, kiam ili celas diri : Mi estas en malfacila situacio, sed tiu formo ne estas vere ĝusta).

Antaŭ nelonge estis diskuto pri frazo "Il est bien" (aŭ tre simila frazo). Mi havis gramatikan problemeton pri tiu frazo, kaj mi supozis, ke io estas subkomprenata, ekzemple "portant". Mi do tradukis per "li estas bonfarta", sed alia subkomprenata vorto eblus, ekzemple "il est bien habillé". Nu, bonŝance mi ne estas denaska franco, mi do povis diri, ke mi ne scias.
Nu, tiaj malklaraĵoj supozeble ekzistas en preskaŭ ĉiuj lingvoj, certe se temas pri tiel nomata "slango", kiu ekestis en alia regiono de la lingva teritorio.
Ankaŭ en la nederlanda mi ofte ne komprenas la sencon de esprimo, kiu originas el la nordo.
Iuj ĵurnalistoj ŝatas elpensi kaj uzi tiajn esprimojn. Ekzemple "Dat zit er aan te komen", laŭvorte "Tio sidas alveni" (kiel vi vidas, eĉ "sidi" povas havi infinitivan rektan objekton en tiu "nederlanda"). Nu, mi ne ŝatas tiajn esprimojn.
Mi konstatas, ke tiaj "mallingvaĵoj" rapidege disvastiĝas. Ekzemple "Hij zei van kijk, dat is er gebeurd", laŭvorte "Li diris _de_ rigardu, tio okazis". La uzo de tiu "van" (de) estas gramatike tute sensenca, sed post kelkaj monatoj oni aŭdis ĝin oftege en radiaj kaj televidaj elsendoj.
Antaŭ kelkaj jaroj iu jŭrnalisto pri sporto elpensis "een tandje bijsteken", laŭvorte "aldoni denteton". Nun oni uzas tiun esprimon eĉ por diri, ke registaro (ni havas multajn registarojn en Belgio!) laboru pli diligente.
La plej frapa ekzemplo estas la uzo de "kei" (rulŝtono) kiel prefikso kun la senco de la sufikso -eg en Esperanto.
Miatempe ekzistis vorto "keihard" (malmola kiel ŝtono). La nuntempa junularo diras ekzemple "keitof" (amuzege), kaj antaŭ semajno la kuiristo, kiu televide prezentas sian kuirarton, parolis pri "keilekker" ("rulŝtone bongusta" por "bongustege"), "keimals" ("rulŝtone mola" por diri "molega", parolante pri fruktoj aŭ legomoj), kvazaŭ rulŝtono estus bongustega aŭ molega...
Antaŭ monato mi aŭdis knabinon diri "keizacht" (molega, parolante pri matraso, k.s.) Mi neniam dormis sur rulŝtonoj, sed mi ne povas imagi, ke ili estas molegaj...
Per ĉi tiu "rulŝtonlonga" rakonto mi nur celas deklari min nekapabla ĝuste kompreni la esprimojn, kies gramatikon mi ne komprenas :)

> Antaŭ kelkaj jaroj iu jurnalisto pri sporto elpensis "een tandje bijsteken", laŭvorte "aldoni denteton". Nun oni uzas tiun esprimon eĉ por diri, ke registaro (ni havas multajn registarojn en Belgio!) laboru pli diligente.
Eble tiu ĵurnalisto ne inventis tion, ĉar almenaŭ en Germanio tiu esprimo ekzistas jam longe. Tie oni diras "einen Zahn zulegen" (aldoni unu denton). Se havas biciklon kun rapidumo (versnelling ?) kaj elektas diskon kun pli da dentoj, tiam vi povas atingi pli grandan rapidon (kondiĉe, ke vi dispona spri sufiĉe da muskola forto). Tial "aldonu denton" povas signifi "veturu/iru/agu/laboru iom pli rapide". Sed eble vi jam sciis tion kaj la ĵurnalisteto ĉagrenetis vin per io alia(?)
Vidindas ankaŭ tio:
Een tandje bijsteken heet dat dan ...
http://2be.be/helden-van-het-in...n-heet-dat-dan
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1264481
added by nimfeo, September 5, 2012