
@needs native check

все -> всё

Volonte! Sed kial rusoj preskaŭ ne uzas "ё" kaj skribas anstataŭe "e"??? Por nedenaskuloj tio estas malfaciligo. :(

Rusoj tradicie ordinare uzas literon "ё" nur kiam nedistingado inter la literoj ŝanĝus la sencon de la vorto. En via frazo estas ekzakte tia okazo:
всё (ĉio) <> все (ĉiuj).
Cetere, tio estas ne la plej severa ŝanĝo de senco. Jen, ekzemple:
осел (subfalis) <> осёл (azeno) !
Mi ne scias kialon de permeso ne distingi inter "ё" и "е".
Mi tamen scias kelkajn faktojn pri litero "ё", kiuj, eble, povas iomete klarigi la problemon.
1. Sonoj, nun esprimataj per "ё", nome esperanta "jo" kaj germana "ö", aperis en la rusa lingvo multe pli malfrue, ol sonoj, esprimataj per "е". En iuj vortoj [je] ŝanĝiĝis en [jo], kaj [ie] en "ö".
2. Tre ofte la transiro de "е" al "ё" ne estis definitiva, kaj parenceco inter la du literoj estas evidenta laŭ aliaj formoj de la sama vorto:
ёж (erinaco) => ежи (erinacoj),
село (vilaĝo) => сёла (vilaĝoj), k.t.p.
3. Kvankam sonoj "е" kaj "ё" estas klare distingeblaj jam dum kelkcent jaroj, tamen ĝis la 19a jarcento litero "ё" tute ne ekzistis, kaj en ambaŭ okazoj oni uzis literon "е"!
4. Ĉiuj oficialaj gramatikoj de la rusa lingvo estis neordinare toleremaj al neuzo de "ё". Tio estas stranga kaj mallogika, samkiel, ekzemple, nedeviga uzo de signo de akcento en vortoj, distingeblaj nur laŭ akcento:
за́́мок (kastelo) <> замо́́к (seruro),
до́́роги (karaj) <> доро́́ги (vojoj) k.t.p.
Mi do konsilas al vi senhezite uzi "ё" ĉiam, kiam ĝi taŭgas. Tio neniam estis malbone, kaj via teksto estos pli facile komprenebla.

Koran dankon pro via detala kaj klera klarigo!

Eĉ kleriga klarigo! ☺

Буква Ё легка́ на поми́не: http://www.itar-tass.com/c9/525990.html

Минобрнауки РФ подготовит законопроект, в котором будут закреплены правила употребления букв "е" и "ё ☺ Mi deziras sukceson.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1847598
added by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 17, 2012
edited by al_ex_an_der, September 17, 2012
linked by al_ex_an_der, September 21, 2012
linked by al_ex_an_der, September 21, 2012
linked by al_ex_an_der, September 21, 2012