
Kvankam la fontolingva frazo uzas alian vortordon, mi opinias preferinde komenci la frazon per "Stari sur ...". La legantoj dank☺s al vi.
Krom tio la artikolo kaj la plureco estas diskuteblaj. Ĉar mi ne povas stari samtempe sur pli ol unu montopinto, la logiko diktas "sur montopinto". En la kunteksto de ka frazo unuopa "montopinto" (tamen) reprezentas plurajn montojn. En la angla oni ne priatentas tiun problemon, supozeble simple pro tio, ke la uzon regas kutimo anstataŭ logiko. Ĉu Esperanto rajtas esti pli logikema?

Kun danko mi forigis kelkajn montopintojn kaj, ĉar mi havas la saman senton starante sur ajna montopinto, mi maldifinis ĝin.
Evidentas, ke Esperanto estu kaj restu logikema. Pecize pro tio mi tiel ŝatas ĝin. Bedaŭrinde mia cerbo jam preskaŭ neripareble difektiĝis pro tro longa uzado de nelogikaj lingvoj :(
Dankon pro via provo iom sanigi ĝin :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1227185
added by GrizaLeono, September 20, 2012
linked by GrizaLeono, September 20, 2012
edited by GrizaLeono, September 20, 2012