
Pardonu, sed kion emfazas prefikso "tra-" en tiu cxi frazo?
Kial ne simple "navigado"?

Unue mi precizigu, ke mi tradukis el la franca frazo.
"traversée" en la franca indikas, ke oni "tra" iras ion. Pro tio mi volis redoni tiun nuancon.
Ĉu laŭ via lingvosento tiu vorto ŝajnas al vi tro peza, tro emfaza?
Mi ŝatas havi la opinion de homoj malsamlingvaj ol mi.

Pardonu, sed vi ne respondis al mia demando.
Mi ne demandis vin kial vi aldonis tra- sed petis klarigi al mi kion signifis la vorto. Post tio mi mem povos decidi cxu vere estas tiu tra- bezonata.
Mi demandas ne cxar mi vidas eraron, sed cxar mi ne tre komprenas kion tiu tra- aldonas al la senco, ke la sxipo devas navigi.

Pardonu, certe vi povos decide mem :) Mi misskribis.

Vi ne misskribis, vi starigis al mi interesan demandon. Via rimarko igis min cerbumi, kial mi aldonis tiun "tra", kaj ĉu tiu vorteto donas ion plian al la frazo, kaj mi opinias, ke ne. Influata de mia denaska lingvo, mi tradukis "traversée" iel tro laŭvorte.
Nun mi ŝanĝis iomete la frazon.
Dankon pro via atentigo.

Nedankinde. Mi demandis cxar ne cxion komprenis, kaj ektimis ke mi perdas iun kromsencon en la frazo. Nun mi scias ke cxio bonas. Restas nur iom redakti mian tradukon al la gepatra lingvo, sekvante vian sxangxeton.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1406836
added by nimfeo, September 22, 2012
linked by nimfeo, September 22, 2012
linked by Maksimo, October 15, 2012
edited by nimfeo, October 15, 2012