
Laŭ http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_F
futbal·o → pied·pilk·ad·o, asoci·a pied·pilk·ad·o
kaj
basbal·o → baz·pilk·ad·o

Mi scias, Leono.
Sed ortodoksulo foje iĝas ordotoksulo.
Mi scias, ke mi vekos bruojn en la koridoroj, sed se vi rigardos al la supraj frazoj, nur E° distingiĝas de la aliaj lingvoj. Nur ĝi uzas tiun radikon. Mi tre ofte uzas E-on kun malsamlingvanoj. Plejofte mi aŭdas la vorton "futbalo" anstataŭ piedpilkado. Tio tute ne signifas, ke mi ŝatas neologismojn. Tute male. Sed uzi "malsanulejo" anstataŭ "hospitalo", dum tiu radiko estas preskaŭ en ĉiuj lingvoj de la mondo... Nu, jen nun, mi atendas lavangon da admonoj kaj riproĉoj!!! Aj! Aj!
Sed la supraj vortoj de mi uzataj kuŝas en PIV!

Pri la vorto "ordotoksulo", mi tute ne intencis celi vin! Ne sentu vin ofendita :)

Mi ne sentas min ofendita, kara Nimfeo. Mi eĉ trovis la vorton "ordotoksulo" bela trovaĵo (kvankam toks·o → venen·o, venen·a substanc·o :)
Pri la internacieco de vorto kaj la interpretado de la tiel nomata 15a regulo oni povas senfine diskuti. Sed tian diskuton mi malkonsilas, ĉar ni bezonas la tempon por sendi Esperantajn frazojn al Tatoeba, ĉu ne?
Pri la uzo de "hospitalo" Bonalingvo diras:
hospital·o [1oa] ~ mal·san·ul·ej·o
Ĝi do ne nepre malrekomendas ĝin, sed prezentas samsignifan simplan vorton, kiun ekzemple azianoj verŝajne pli facile komprenas.
Cetere "hospitalo" estas oficialigita en la 1a Oficiala Aldono, kiel indikas la numero 1 post la radiko en PIV. Oni do plene rajtas uzi ĝin en oficiala teksto, kaj oni same rajtas uzi "malsanulejo".
Pri la internacieco de tiu vorto, mi povas aldoni, ke la nederlanda vorto "ziekenhuis" laŭvorte signifas "malsanuldomo".
Sub influo de la franca mi ja konas la vorton "hospitaal", sed mi pli kaj pli ofte vidas "ziekenhuis" anstataŭ "hospitaal".
Mi tre bone scias, ke la vortoj, kiujn vi uzis, kuŝas en PIV (mi ja kunlaboris en ĝia revizio), kaj mi ankaŭ scias, ke ili ne estas markitaj kiel oficialaj.
Ĝojigas min vidi, ke ankaŭ PIV resendas al "piedpilko" kaj al "bazopilko".
Kun sama ĝojo mi legis vian klarigon "Tio tute ne signifas, ke mi ŝatas neologismojn. Tute male." :))
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1263853
added by nimfeo, September 22, 2012
linked by nimfeo, September 22, 2012