
Mi ne sukcesas "gajni saĝon" provante analize vian "devintus". Do mi "estus devinta", ĉu ne. Sed kion tio signifu? Ĉu tion, ke mi ne reale, nur fikcie estas havinta la devon esti atenta? Tiukaze, se mi reale ne havis kaŭzon senti devigon, kial mi nun riproĉu min? Kara amiko, mi esperas pri spirita lumigo.

Kun la konsidero, ke la uzo de us-verboj por aliaj celoj ol la origina (nome: prezenti ideon, kiun la parolanto supozas nur fikcia, ne realigebla: Mi helpus, se mi povus [sed mi ne povas]) jam iom disvastiĝis, mi faras plian provon proksimiĝi al kompreno.
Unue eblas konstati, ke la traduka vojo, kiu kondukas de
"I should have done this" al "mi devintus fari tion/ devus esti farinta tion"
sekvas la ideon:
Ni eltrovu, kiujn elementajn lingvajn rimedojn uzas alia lingvo, ekz. la angla (por esprimi signifon) kaj rekreu ilin per lingvaj elementoj de Esperanto. Per tio fine ni atingos ankaŭ la redonon de la signifo.
Apud tiun konstaton mi deziras meti jenan demandon:
Shouldn't we use another approach?
Ĉu ni ne prefere uzu alian aliron?
Nome tiun:
Post analizo de la trovitaj lingvaj elementoj de la tradukota frazo de alia lingvo, ni eltrovu kio estas la signifo de tiu frazo, kaj rekreu tiun signifon per la lingvaj rimedoj de Esperanto.
Se mi tiel klopodas interpreti la supran anglan frazon mi alvenas al la sekva signifo, kiun la sekvanta (pri-mentora) frazo konfirmas.
Mi bedaŭras, ke mi ne estis pli atenta.
Tiel mi alvenas al la demando: Kial do ne uzi tian (aŭ alian samsignifan) vortigon, kiu ne spegulas la strukturon de la angla*, sed redonas sufiĉe precize tion, kion la anglalingvano celas esprimi per la angla frazo?
Se miajn pensojn eniris miskompreno aŭ eraro, bonvolu helpu al mi montrante ilin.
*Ĉu indas bedaŭri tion? (Cetere ni ne ŝanĝos la anglan, francan, germanan por fari ĝin pli simila al Esperanto — sed ĉu ni inverse devas similigi Esperanton al la angala franca aŭ aliaj lingvoj?) Ĉu necesas timi, ke iu komentos: "Sed tiu frazo ja aspektas tute alia ol la angla frazo; tio ne povas esti bona traduko?")

Mi komprenas vian dubon.
Por mi la dubo ne ekzistis (nun ekekzistas), ĉar ankaŭ en la flandra ni uzas proksimume la saman formon, kian oni uzas en la franca kaj la angla. Pri la germana mi ne klare sciis, kutime ĝi similas la flandran - aŭ inverse.
Via analizo ŝajnas al mi ĝusta: "Mi nun bedaŭras, ke mi ne faris tion."
En tekstaro.com estas 24 trafoj por "est\VF devinta".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1860786
added by GrizaLeono, September 23, 2012
linked by GrizaLeono, September 23, 2012