
Rütli estas germanlingva geografia nomo (en la franca lingvo Grütli) de herbejo proksime de la Lucerna Lago en Svislando. Je tiu loko okazis gravaj historiaj eventoj.
Kiam la duko Rudolfo de Habsburgo, la feŭda superulo de la arbaraj kantonoj, iĝis imperiestro, tiuj kantonoj sentis danĝeron pro lia potencokresko. Malaperis ilia eblo plendi ĉe pli alta instanco, kiu nun estis Rudolfo mem. Tial je la komenco de aŭgusto 1291 reprezentantoj de la kantono ĵuris reciprokan helpon sur tiu herbejo.
Kvankam ilia intenco ne estis fondi novan sendependan ŝtaton, ilia ĵuro kaj la ĉi-koncerna dokumento kun iliaj subskriboj iĝis la simbolo de la solidara unueco de la regiono. La grupo kreskis iom post iom kaj atingis la nunajn landolimojn de Svislando, kiu konsistas hodiaŭ el 26 kantonoj.
Je la dudek-kvina de julio 1940 generalo Henri Guisan, la tiama supra komandanto de la svisa armeo paroladis sur la herbejo Rütli antaŭ ĉiuj superaj estroj (ekde la nivelo majora) kaj prezentis la ordonojn rezultantajn el la svisa defenda strategio, kiu iĝis necesa pro la kompleta ĉirkaŭfermo fare de la agresemaj faŝismaj ŝtatoj Germanio kaj Italio (post la malvenko de Francio).
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1823197
added by al_ex_an_der, October 5, 2012
edited by al_ex_an_der, October 5, 2012