
PIV: bredi = Teni kaj reprodukti bestojn por la homa uzado
Ĉu vi estas besto?

Ne, fakte temas pri mia propra sperto, kiam mi estis adoleskanto. Mi estis lernanto en katolika instituto (en la germana "Seminar für Priester". La pastroj, kiuj "edukis" nin tiutempe, konsideris nin ŝafetoj, kiujn oni dresu, por ke ili iru la ĝustan vojon !
Jen kial mi uzis "bredi", kaj ne "eduki" aŭ ion similan.

Mi opinias, ke tiukaze la frazo havu prefere pli ol nur tri vortojn kaj klarigu iom la situacion por ke la legantoj komprenu ĝin.

La ekzemploj de Tatoebo ja montru la signifon kaj la uzokampon de la vortoj. La nuna frazo peras malĝustan ideon pri la signifo kaj uzo de "bredi". Aldono de pliaj informoj plus meto de citiloj ebligos kompreni, ke temas ne pri tipas, sed pri metafora vortouzo. Mi kredas, ke taŭgas tia frazo:
En la katolika lernejo la pastroj fakte ne intencis eduki nin; ili klopodis "bredi" nin, por ke ni estu obeemaj kiel ŝafetoj.

Dankon

Mi dankas al vi, kaj ĝojas kun vi, ke la lerneja tempo estas jam pasinteco.