
Mankas traduko. Ĉu ne bone enmeti tuj ankaŭ tradukon?

Via komento memorigas min pri tiuj frazoj kies tradukojn mi intencis aldoni BALDAŬ kaj ... BALDAŬ forgesis. Tio pruvas: pravas, kiu respondas vian demandon per "jes, tuja aldono de traduko estu la regulo"(valida por tiuj kun solida kono de pli ol unu lingvo). Estonte mi iom post iom aldonos mankantajn tradukojn al la esperantlingvaj frazoj kiujn mi enmetis. Vere utilaj estas tatoebaj frazoj evidente nur tiam, se ili estas ligitaj al pluraj lingvoj. Dankon, ke vi memorigis pri io, kion ni ĉiam konsciu: "Tatoebao ne estas frazokolekto, sed frazoreto."
Aldona noto:
Pro praktikaj kialoj mi foje enmetas rusajn frazojn konscie sen tuja traduko, kvankam la tradukon mi scias. Mia sperto estas: Malgraŭ tio, ke mi ĉiam antaŭe kontrolas tiujn frazojn per poparta pergugla komparo kun tekstoj de denaskuloj, tamen la rezultoj oft ankoraŭ ne estas tute "naturaj" kaj tipaj rusaj frazoj. Feliĉe kelkaj ege helpemaj kaj komprenemaj ruslingvaj savo-anĝeloj tre rapide (ofte jam post kelkaj minutoj) revizias tiujn frazojn. Estas avantaĝe nur poste aldoni traduko(j)n. Tio evitas, ke intertempe jam ekestas tradukoj de tradukoj, ne plu kongruaj postrevizie. Sen tiu subteno mi neniel aŭdacus la (pridisputeblan) aventuron aldoni frazojn en lingvo, kiun mi NE regas je proksimume denaska nivelo.

Grandan dankon!
(Jes, kompreneble mi komprenas vian sintenon pri la rusa. Kio maltrankviligas min, tio estas la aktuale 5000 netradukitaj Esperanto-frazoj... De multaj aŭtoroj fakte.)

La eraro estis en la germana traduko. Mi korektos ĝin.

Sed sendube same pravas, kiu parolas la frazon kun -is aŭ -as (aŭ enmetas alian landon). ☺

"E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de [...] alia E-vorto"
— Bertil Wennergren en PMEG —
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortoj.html
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, October 18, 2012
edited by al_ex_an_der, October 18, 2012
linked by al_ex_an_der, October 28, 2012
edited by al_ex_an_der, October 28, 2012
edited by al_ex_an_der, October 28, 2012
linked by danepo, October 28, 2012